Prepari konsulton ĉe oftalmologo



s'organiser




Oftalmologo ne rapidas ; sed lia tempo tiel valoras, ke eblas celi ĝian trafan uzadon dank' al simplaj antaŭ-zorgoj. Ni imagu, ke vi neniam venis en mian konsultejon kaj ke temas pri kontrolo pri kronika malsano kiel ekzemple glaŭkomo. Vi lasis vian retan telefonon en la kofro de via aŭto, parkita sur loko ne rezervita por handikapuloj, krom si vi mem estas tia.

Mia unua demando estos : "kio okazas al vi ?" ; Vi respondas liste viajn motivojn, du eble tri kiuj necesigas vicigon.

Ofte okazas, ke vi estas sendita far ĝenerala aŭ faka kuracisto (ekz. Endokrinologo), aŭ oftalmologa kolego (por konsilo, aŭ kirurgio), aŭ optikisto, kun klariga letero : ne forgesu ĝin hejme, kaj transdonu ĝin al mi, sen atendi mian peton, supozinta ĝian ekziston !

Oftalmologio nepre zorgante pri optiko, ĉiam medicina, foje kirurga, mi ĉiam komencos mezurante potencon de viaj okulvitroj : bonvolu afable prezenti ilin al mi, jam purigitaj per varmeta akvo, se ne ili ne eniros mian foko-metron, kiu estas potenco-mezurilo. Kvankam preskribo de kontakto-lensoj ne estas mia intereso, mi akceptos fari atendo-preskribon de unufojaj kontakto-lensoj, anstataŭ miaj feriantaj korespondintaj kolegoj.

Se historio de viaj simptomoj aŭ de via malsano estas longa kaj kompleksa, utilas prepari ĝian dosieron, aŭ "memorigaĵon", kiu helpos vin ne forgesi ion ajn. Mi tute ne estos ofendata, kiam vi eksciigos min pri konsulto de alia kolego ; spite de malaprobo de "konsulteja ŝanĝemo", mi ja konsentas pri bezono ricevi alies pliajn konsilojn por trankviligi sin rilate angorigan malsanon. Por mi ĉefas koni ĉiujn antaŭajn preskribojn, por kompreni vojojn sekvitaj de aliaj kolegoj kaj tiel eviti refari iujn ne-sukcesajn kuracojn.

Oftalmologo estante antaŭ ĉio, kuracisto, viaj antecedentoj (medicinaj kaj kirurgiaj) interesas min, kaj do listo de viaj medikamentoj estos preparita (pli efika ol bonvolema parkero). Ekzemple, mi ne povos preskribi al vi beta-blokantan kolirion se vi suferas astmon ; inverse beta-blokilo, kiu estis preskribata al vi kadre de koronaria insuficienco aŭ migrenohipertensio aŭ alia malsano, povus kaŝi kronikan glaŭkomon : tiam mi komprenos, kial via optika papilo estas difektita, kvankam mezuro de via okula tensio estas normala. Se pro tiu sama malsano mi devas preskribi al vi iun specifan diurezigilon, mi devos preskribi ankaŭ redukton, eble ĝis ĉesigo, de aliaj diurezigiloj. Iuj anti-histaminaj tablojdoj, efikaj kontraŭ okulaj alergioj, samtempe dormigaj, ebligas foje ĉesigi viajn dormigilojn ; plie tiuj kiel ĉiuj psikotropoj kaŭzas konverĝ-insuficiencon, kiu restos ne helpata far preskribo de ortoptia trejnado. Por iuj kirugioj, nepras paŭzo de anti-koagulantoj. Diabetuloj "je dua tipo" devas koni sian pezon kaj tiuj "je unua tipo" nivelon de freŝdata glukozita hemoglobino. Se vi portas en vi viruson de C-hepatito aŭ de AIDESO-viruso vi leĝe devas averti pri tio.

Viaj familiaj antecedentoj estas ofte interesaj, ĉar multaj oftalmologiaj, optikaj kaj ĝenerale malsanoj venas de genetiko.

Se vi kondukas al mi vian junan infanon (ideale je 3 - 4 jaroj) por vido-kontrolo (elserĉado de ambliopio), instru al ŝli legi ciferojn dum semajno antaŭ konsulto (ekzemple dank' al koloritaj magnetaĵoj sur friduja pordo) : tiam mezuro de vid-akuteco estos pli preciza. Se lernado ne estos tute sukcesa, ne maltrankviliĝu, mi preparis por via kerubo tiun teston, kiun ŝli ŝategos.

Dank' al tiuj simplaj preparaĵoj, kelkaj minutoj estos ŝparataj ; kaj via konsulto kaj raporto de kuracista observo estos pli fruktodona (ĉiu kuracista konstato devige utilos dank' al skribaĵo).


#:-)



hejmpaĝo