Kiel astmo kaj korizo ("fojna kataro"), alergia konjunktivito rezultas de renkontiĝo kun alergiantoj (antigenoj) disflugantaj kaj de alergi-iva tereno ; la ofteco (frekvenco) de alergio en riĉaj landoj kreskas senĉese. La ĉefa simptomo (necesa kaj sufiĉa) de alergia konjunktivito estas prurito, tie t.e. jukado. Post formeto de alergianto, plej efika kuracilo de alergia konjunktivito estas kortikoidaj medikamentoj (ĉu kolirioj, ĉu pomadoj, sed estas ankaŭ la pli danĝera, ĉar ĝi povas venigi glaŭkomon (tiam nomita "kortikoida"), kaj ankaŭ gravigi samtempan herpeton. Jen kial ĝi ne estas uzita krom escepte, lasthelpe, kaj neniam sub mem-decido (auto-medikamento) ; des pli ke la anti-alergiaj medikamentoj ne-kortikoidaj ĉu kolirioj ĉu oblatoj multe progresis.
Tiu infano suferis alergian konjunktiviton ("printempa") tre kripliga, estiganta iajn mukuzajn verukojn sub la supera palpebro (tie reversita), kiuj skrapis korneon :


conjonctivite allergique


Tiuj verukaj "pavimoj" estis kuracataj per krioterapio, sub narkozo aldone de loka anestezio (kolirio) en operaciejo.



Foje, okula alergio manifestiĝas eksplode sed sengrave, tiam nomita "kemoziso" (neologismo) ; en kelkaj secundoj, konjuntivo (membrano kovranta skleroton, t.e. blankaĵo de la okulo) ŝvelas subite, provokante vezikon, sendoloran sed impresodonan :


chemosis allergique


Dum veno al konsultejo, la veziko malŝvelas duone, eĉ malaperas !
Kolirio anti-alergia (sen-kortikoida) aldone kun trankviligaj klarigoj resanigas la pacienton.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago