La okula herpeto





La okula herpeto estas ofta kaj grava malsano, konflikto inter viruso kaj "tereno" (tiu lasta nocio estas ĉefe genetika). La herpeto estas la unua kaŭzo de kornea blindeco, en la evoluintaj landoj. Oni ne resaniĝas el herpeto ; estas kronika malsano, kies unuan aperon foje sekvas remalsaniĝo(j) ; la alveno de la kontraŭviraj antibiotikoj (ĉirkaŭ la jaroj 1980) feliĉe plibonigis la prognozon.

La viruso de herpeto estas ĉiea, kaj kontaĝa per kontakto. Biologio distingas tipojn 1 kaj 2. La herpeto n°1 disvolviĝas super la zono, kaŭzante la okulan herpeton kaj la "febran blazon". La herpeto n°2 precipe situas sub la zono : ĝi estas surseksa herpeto, venera malsano (sekse transdonebla) ; ĝi intense nun disvolviĝas ; ĝin oni kelkfoje retrovas en la okulo. Mem-inokulado ankaŭ eblas ; oni nepre ne fingrumu ĥaŭtajn vesiketojn (febra blazo) kaj poste frotu sian okulon. Post eventuala tuŝo de herpeta vundo, necesas lavi la manojn (per varmeta akvo kaj sapo).

Komence, la okula herpeto plejofte kaŭzas surfacan keratiton (kornea infektado) kun aparta aspekto ; aŭ keratan konjunktiviton (infekto de la tuta okula surfaco) ; kelkfoje banalaspekan konjunktiviton. Oni do konsideras, ke tiu okula damaĝo estas multforma. La kortikoidoj en kolirio estas je tiu stato tute malkonsilindaj, ĉar ili estas kontraŭimunigaj. La simptomoj estas ruĝa okulo, dolora kaj lumtimiga, kun sento de sablero(j) en la okulo. Necesas urĝe konsulti oftalmologon.

En remalsaniĝoj, la uveito estas kerata, t.e. profunda keratito kune kun enokula inflamo (kiun mi emas nomi "okulan reŭmatismon") ; tiam la viruso jam rifuĝiĝis en la profundeco en eta, nerva ganglio, malantaŭ la okulo, kaj de tiam ne eblas komplete malaperigi ĝin. La simptomoj samas, eventuale kune kun malaltiĝo de vido : je ĉiu remalsaniĝo, la viruso reaperas kaj iom pli voretas la korneon kiu nebuliĝas. Kelkfoje, la kontraŭherpetaj antibiotikoj ne sufiĉas por kuraci la keratiton, kaj la oftalmologo estas devigata al ĝi asocii kortikoidojn, pro ilia kontraŭinflama potenco.

Laŭ la evoluo de la remalsaniĝoj, tiu malsano povas iĝi kronika kaj necesigi ĉiutagan, trudan kuracadon, pri kiu oni nepre discipline konsentu ; la malsano havas ian diablecan genion, kiun oni serioze prenu. Remalsanigaj faktoroj estas : laceco, streso, sunbrulumado.

La medicina kuracado uzas : ĉiam specifajn kontraŭvirusajn antibiotikojn, plejofte loke aplikeblajn (okula pomado), aŭ tablojdoformajn ; tre ofte per atropino, kiu plilarĝigas la pupilon kaj igas ĝin nebula, ĉefe de proksime, sed kiu mildigas la doloron kaj helpas kuraci la herpetan atakon ; kelkfoje per kortikoidoj en kolirioj, sed tiam, ĉiam sub antibiotika, specifa, efika protekto. Post multaj jaroj, aŭ kiam la medicina kuracado ne estis plej zorge respektata, la kornea damaĝo kaŭzas tiom da malaltigo de vido, ke necesas pripensi kornean grefton. La greftaĵo plejofte estas elprenita el kadavro, aŭ foje el komatulo en ne resanigebla stato. Tiun kirurgan solvon oni ne konsideru kiel simplan ŝanĝon de samspeca luko ; ĉar poste, al la kontraŭelĵeta kuracado (lokaj kortikoidoj) oni devas aldoni kontraŭherpetan kuracadon (kontraŭherpetaj antibiotikoj).

Atendante aliajn farmakologiajn progresojn ebligontajn esperi la kuracadon de herpeto :
- oni unue devas eviti kontaktojn ; ne kisi iun, kiu havas febran aknon, eĉ ĉe la vango (...)
- kiam nin trafis okula herpeto, ni urĝe konsultu oftalmologon ĉe ĉiu reapereo ; pli bone tuj mem kuraci sin per specifaj kontraŭvirusaj antibiotikoj, ol atendi konsulton dum pluraj tagoj sen kuracado ; poste, oni atenteme sekvu la kuracadon de la recepto, eĉ se ĝi estas ĝenega.
- ni evitu kontaĝi nin (okula ambaŭflanka herpeto ekzistas) kaj aliulojn.



jen foto de surfaca kornea herpeto

jen foto de profunda kornea herpeto

hejmpaĝo