Tiu eta nubo meze de pupilo (normale tute nigra) estas kornea herpeto ĝuste meza, kaj profunda : post atako de epitelio (surfaco) de korneo (luko de okulo), ĝi penetris stromon (interna konektivaĵo) ; ja malŝance ... Feliĉe dank' al kuracado, tiu luko rehavis ĝian travideblecon kaj tiu paciento plu profitis 10/10° vid-kapablon :


profunda kornea herpeto



Pli profunden, malantaŭ korneo, herpeta viruso povas infekti irison : tiam oni parolas pri "iris(d)-ito" (ankaŭ dirita "irid(s)o-ciklito", aŭ "antaŭa uveito"). Tiu dua foto, je ona kvalito, estas tamen trafa por pedagogio, ĉar ĝi elmontras tute tipan herpetan atakon de iriso, tia "sektora". Post-restas el iriso manĝita far viruso nur blankuma vualo, kies cirkla rando diveniĝas, kiu plue limas je pupilo. Tra tiu diafana vualo, oni vidas klare ekvatoran randon de kristalino, ekster kiu, sinsekviĝas tri ciliaraj-elstaraĵoj inter hor-markoj 3 ĝis 4 :


iritis herpétique



Du centimetrojn malantaŭ iriso, herpeta viruso eĉ kapablas kaŭzi nekrozan retin-iton (tia infektiĝo de retino estas malofta, sed prognoze malbona) ; kaj pli-profunden, okazeblas encefalito (infektiĝo de cerbo). Ja nun kompreniĝas nepreco bari tiun profundiĝon de infektado, kiu ĝenerale ekas per simpla "febra butono", do nepre ne-gratenda nek fuŝ-palpenda.


surfaca kornea herpeto


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo