Herpeto viruso atakas korneon en ĝia surfaco (ĝia epitelio) ; engutigo de kolorigilo ebligas riveli ĝin. Jen ekzemplo de herpeta unueinfektiĝo tute tipa dank' al ĝia formo laŭ dendritoj (ref al formo de branĉaro) :
herpeto ce kornea surfaco dendritique central



Je forta grandigo, vidu kiel tiu viruso rampe lizas epitelion de korneo :

herpeto ce kornea surfaco dendritique à fort grossissement
Vojiro de infekto klarigas ke herpeto kaj serpento kunhavas saman etimologion : "herpein", greklingve, kaj "serpere", latinlingve, signifas rampi ; (herpeto-fobio ne estas timego de herpeto sed de serpentoj !) Tiu ĉi klara foto estas farita de Dr Yann Yhuel, pri kio mi dankas lin.


Tia herpeta keratito estas tute ne diagnozebla sen mikroskopo, pro fajnecego de ties erozio de epitelio (surfaco) de okulo. Tiu sinjoro konsultis pro nur iom ruĝa kaj fotofobia (lum-maltolerema) okulo, kiun li taksis aer-frapo (mi ne scias kio estas aer-frapo !) :
herpeto ce kornea surfaco dendritique microscopique
• P signifas pupilo (centra nigraĵo, iriso), tie blue kolor-ozita per specifa lumo
• S signifas skleroto, alidire blankaĵo de okulo (same kolor-ozita)
• dekstre malsupre, "rivero" de kolorigilo (fluoreskeino) engutita en okulon por rivelado de diagnozo
• intre S kaj P, 4 etaj liz-zonoj sur korneo (travidebla luko de okulo) faritaj de tiu viruso ; tiu je mezo, kiu aspektas kvazaŭ Mercedes stelo, estas la plej tipa kun sia frakta geometrio.


Kolirio aŭ pomado kortikoida sur tian lezon estus katastrofa : similus ĵetadon de benzino sur fajron. Tiam okazos ampleksiĝo de dendritaj lezioj (branĉoj dikiĝas), kaj ilia kun-tuŝiĝo rezultigas kurac-responsan- ulceron nomita "geografia", ege malfacile kuracebla :
herpeto ce kornea surfaco géographique
Nu jen demonstrado, ke priskribo de kortikiodaj okulaj medikamentoj devige nepre estu strikte rezervita al oftalmologoj (fakaj kuracistoj), kiuj sole disponas konsulto-mikroskopon (ankaŭ nomita fendo-lampo).


profunda kornea herpeto


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo