Kiel plej bone utili oftalmologon ?




***




Oftalmologo estas medicina kuracisto specialisto por la okuloj.
1 - Kiam urĝe necesas konsulti oftalmologon ?
konstanta angorplena zorgo por niaj sekretarioj

Estas 3 ĉefaj urĝaĵoj en oftalmologio -unu medicina, kaj du kirurgaj- kiuj devas tuj esti prizorgataj :


- la akuta glaŭkomo, kiu igas okulon glaŭka, ruĝa kaj ege dolora
- la okula perfora vundo (aŭ krevita okulo), kun aŭ sen enokula vundilo
- la endoftalmito

Oni povas diri, ke okul-urĝeco estas rompo de okulvitroj : tio koncernas la optikiston

Jen la aliaj kazoj kiuj necesigas urĝan oftalmologan konsulton :


- okulaj akcidentoj (enokula muelilero)
- akuta strabismo
- ruĝa kaj doloriga okulo (ekzemple : herpeto)
- rapida malaltiĝo de videblecovidkampo
- ĵusa konstato de volanta muŝo, fulmaj lumoj (vidi disŝiron kaj disiĝon de la retino)
- akuta dakriocistito (abceso de la larma sako, sub la interna angulo de la okulo)



2 - Kiam konsulti oftalmologon krom en urĝeco aŭ jam konata malsano ?
alidire, ĉu necesas "regule kontroligi" ; la respondo varias laŭaĝe :

por infanoj,


Nepre ekzamenigu ilin fare de oftalmologo, aŭ minimume de ortoptisto, tuj kiam ili kapablas korekte nomi objektojn, por taksi la videblecon de ambaŭ okuloj ; praktike, do, necesas fari tion tuj kiam la infano estas 3 jara ; la celo estas ektrovi tion, kion oni nomas "ambliopeco"

inter 10 kaj 40 jaroj,
Statistike malmultaj okulmalsanoj povas okazi :


- miopecoj stabiliĝas je aĝo de 25-30 aĝo, kiam estas prudente kontroli la retinan periferion cele ektrovi fragilajn lokojn por esplori la riskon de disiĝo de la retino
- glaŭkomo estas escepta antaŭ la 40-a jaro.


Dum tiu vivperiodo, la optikisto estas ĝenerale kapabla mezuri la vidkapablon de siaj klientoj kaj decidi la taŭgajn formulojn de la vitroj laŭ la metodo de la subjektiva refrakto ; tio kio tamen ne povas anstataŭi medicinan kontrolon.

ekde la 45-a jaro,


Aperas presbiopeco, tio estas iom-post-ioma perdo de akomodeco se oni komparas okulon kun fotaparato, la elasteco de ĝia fokuso iom post iom perdiĝas, por fiksiĝi post ĉirkaŭ 10 jaroj. Ĉe iuj, la presbiopeco aperas pli frue, ekde la 40-a jaro ; male, aliulojn ĝi trafos ĉirkaŭ la 50-a jaro. Praktike, la proksima vido iĝas malfacila, kaj poste neebla. Presbiopeco ne estas malsano, sed koincidas kun la apero de kronika glaŭkomo, senkaŭza ligo inter tiuj du fenomenoj.
Jen, kial la apero de presbiopeco estas aparte bona okazo ekzamenigi siajn okulojn fare de oftalmologo ; kiu nur kapablas interpreti la aspekton de la optika nervo funde de la okulo, kaj la mezuron de la okula premo kaj de la kornea dikeco.

poste,


Prudentas konsulti proksimume ĉiun 4-an jaron ; ĉefe pro eventualeco de kronika glaŭkomo.

kaj, ĉiukaze ...


iom pli da organizado antaŭ la konsulto estos al vi profitdona


#:-)


hejmpaĝo