Jen la vidkampo de maldekstra okulo kun grava kronika glaŭkomo. La oftalmologo suspektis la malsanon kaj insiste estis konsilinta nepre reveni post unu jaro por nova kontrolo (la diagnozo ne ĉiam facilas : pro la maldiko de lia korneo la mezuriloj subtaksis lian okulpremon). La paciento bedaŭrinde neglektis la konsilon kaj revenis nur post kvin jaroj. La malgrandiĝo de la vidkampo estas indikata per nigraj kvadratetoj ĉirkaŭitaj de ruĝa linio, kiu konturas malsupran nazflankan areon, nun tute kaj definitive blinda. Tiu parta blindeco estas tre ĝena (pli ol tiu de la supera vidkampo).


scotome glaucomateux quadranopsique nasal inférieur



Tiu dua vidkampo (per aparato de alia marko) koncernas dekstran okulon. Rimarkeblas, ke la vidakso, centre de la bildo, estas tre hela ; sed malsupre ĝin ĉirkaŭas skotomo, t. e. blinda areo ligita al la normala dekstra blinda makulo en formo de falĉila klingo (ankaŭ nigra).


scotome de Bjerrum inférieur


Ĉiu okulo havas sian blindan makulon ; ĝi respondas al la konekto de la optika nervo kun la okula fundo, sola senretina areeto. Nenormalaj, tipe glaŭkomecaj estas tiuj nigraj areetoj sube de la vidakso ; ilin plilongigas ia griza triangulo maldekstre sub la horizontala linio ; oni ĝin nomas "ĉenaza ŝtupo" ĉar flanka de la nazloko. Ĝi ankaŭ estas tre tipa pri kronika glaŭkomo.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


glaukoma-vidkampo-ekzameno


hejmpaĝo