Ekzameno de la glaŭkoma vidkampo



simple klarigita




Ĉar la kronika glaŭkomo difektas la flankan vidon, ne la centran vidkapablon oni kontrolu en tiu malsano, sed la periferian, t.e. la vidkampo, en unu okulo post la alia.

Tiu ekzameno ŝajnos al vi ja simpla, se ties principo estas al vi klara ; se vi havas zorgon, aŭ ne bone komprenis, ne hezitu demandi la ortoptiston, aŭ min.
Kutime la testado daŭras ĉirkaŭ 8 minutojn ; sed ni havas tempon, tio ne estas kurado ; la aŭtomata aparato informatigita, kiu mezuros, ankaŭ ne hastas.
Unue, vi komforte sidu antaŭ la aparato ; petu taŭgan aranĝon de via seĝo pri proksimeco kaj alteco, ke vi suferu nek dorse, nek kole.
Poste, fiksrigardu la celpunkton rekte fronte al vi, sen provi rigardi flanken. Lumetoj brilas flanke de ĝi ; ne provu rigardi ilin ! Ili hazarde aperos, tute ne antaŭkonjekteblaj, ĉu klarvideblaj, ĉu malfortaj ; tiam vi premu butonon (kiel en la vivo, vi nepre ne devas mensogi !:-).
Fakte, tie kuŝas la testprincipo : ĉiu devige "maltrafas" duonon de la eklumoj ! (oni diras, ke estas sojla testo) kaj do, se tiu ekzameno estus "brevet" aŭ "bakalaŭr-ekzameno", tutcerte, ĉiu havus noton de 10/20 ; do la aparato ne celas vin noti, sed skizi vian vidkampon, kiu iĝas malregula kaze de kronika glaŭkomo.

Do praktike :
- instaliĝu tute komforte
- fiksrigardu rekte antaŭ vi
- premu la butonon nur, kiam vi certas ke vi deflanke vidis lumon
- estu certa, ke vi maltrafos multajn, sed ke tio estas antaŭvidita kaj normala !
- tute trankviliĝu, ne rapidu.


glaŭkoma vidkampo


hejmpaĝo