Oni nomas papilon "elektra konektilo" de oftalma nervo, ĝi kuŝas sur fundo de okulo. Ĉiu (dekstra/maldekstra) oftalma nervo arigas unu milionon de nervaj fibroj, kiuj kondutas bild-informojn al cerbo. Kaze de hiper-premo en okulo, iu kronika glaŭkomo, tiu nerva histo estas iom post iom el-puŝita, tiam vidiĝas ek-kaviĝo. Aspekto de tia oftalma papilo, observita far oftalmologo tra pupilo dank' al siaj iloj, similas kvazaŭ kaf-taseton el blanka porcelano. Tiu detruo estas ne-rehavebla, kaj tiukaze reprezentas perdon de pli ol 90% el la miliono de nervaj fibroj, kaj sekve specifan amputon de vid-kampo :


glaŭkoma papilo



Mi fotis tiun duan "papilo-grafion" (= foto de tiu ekstremo de oftalma nervo), ne per angio-grafilo de nia konsultejo, sed per mia propra retino-grafilo. Tiu ilo havas avantaĝon oferti bonegajn fotojn de fundo de okulo, sen dilat-endo (kaj kun koloroj ...). Tie temas ankaŭ pri maldekstra okulo, kies makulao diveniĝas malhel-ruĝa kaj dekstre de papilo :


glaŭkoma papilo



Tia tipo de papila hemoragio, specifa de glaŭkomo, estas malfacile observebla ; ĝi signalas pli-graviĝon de tiu malsano, signifante malsufiĉecon de kuracado. Tiu hemoragio, kiu kuŝas en supro de papilo, samtempas kun amputo de malsupro de vid-kampo :


hémorragie papillaire glaucomateuse



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo