Akuta glaŭkomo (pro fermiĝo de mallarĝa iriso-korneo angulo) estas unu el tri ĉefaj urĝoj de oftalmologo, kiu kunigas tipe ĉiujn simptomojn de graveco :
      • doloro ĉe okulo vere ega, eĉ mal-eltenebla, dis-sterniĝanta al tuta kapo (cefaleo), kaŭzante ofte naŭzon, eĉ vomadon
      • falo subita de vid-akuteco, sekve de glaŭkiĝo de korneo -luko de okulo- (sen-reflekta, sen-brila, verdbluaĉa ... kiel en ĉi-suba ekzemplo) ; unua-tempe kvazaŭ vaporo, poste opaka
      • ruĝiĝo (de blankaĵo de okulo), kun pupilo duon-dilatita.


akuta glaŭkomo


Okula premo tiam povas atingi egajn valorojn (70 mm de merkuro, por normala forko inter 10 kaj 20), kiu trudas malrapidigon de arteria sango-cirkulado, ĝis sekve morto de oftalma nervo kaj sekve por-ĉiama blindeco.
Kuracado -ja urĝas- konsistas el :
      • mal-altigo de okula premo
           - uzante ĉiujn farmako-aĵojn kontraŭ glaŭkomo (kolirioj, acetazolamide oblatoj, perfuzo de mannitol), por malgrandigi sekreciadon de akva humoro (malantaŭ iriso)
           - foje punkcio tra korneo kun maldikega nadlo (mi uzas nadlon je 27 gauge, 0,36 mm)
      • poste dank' al re-cirkulado je arteriolo de sfinktero de pupilo (iriso), oni celas stimuli ĝin al miozo, t.e. mal-larĝiĝo de pupilo
      • fine ek de kiam miozo estas atingita, oni restarigas cirkuladon de akva humoro inter antaŭa kaj malantaŭa kameroj dank' al irisotomio kun YAG lasero (ankaŭ varm-lasero estas uzebla) ; kaze de malsukceso de tiu fizika kuraco, oni povas operacii por periferia irido-ektomio.

Ĉiuj akutaj glaŭkomoj ne prezentiĝas kun sama glaŭka korneo : ĉi suba okulo havis 60 unuojn je okula tensio, kaj estis tiom doloriga kaj lum-maltolerema, ke mi devis dis-ŝovi palpebrojn per miaj fingroj por foti :


akuta glaŭkomo



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo