Oftalma nervo estas parto de centra nerva sistemo, kaj ĝia arteria vaskulizo venas el oftalma arterio, kiu siavice venas el interna karotido. Kiam oni diras "infarkto", neprofesiulo tuj komprenas "kora krizo", sed fakte povas okazi infarkto en ĉiu ajn organo : intesto, osto, cerbo ... oftalma nervo. Ĉefa kaŭzo de infarkto estas arterio-sklerozo ; alia kaŭzo, pri kiu oftalmologo ĉiam pensas, ĉar ĝi estas tute blindiganta sed kurace evitebla, estas Horton malsano.

Je akuta stato, sen doloro, vid-akuteco falas, kaj vid-kampo estas kripla. En plej ofta kazo de infarkto en fina parto de oftalma nervo (elektra konektilaro en fundo de okulo) nomita "oftalma papilo", ĝi estas edemoza, ŝvelita (ekzakte same kiel cerba infarkto skanografe esplorita) ; tiam tiu edemo plej ofte kunestas kun hemoragio same kiel ĉi tie hemoragio :


infarkto de la antaŭa oftalma nervo


Post forigo de Horton malsano (demandaro, senprokrasta inflamo-esploro), oni postulos kor-vaskularan esploron por eviti cerban infarkton.



Post evento de infarkto, la "oftalma papilo" estas tute pala, ĉar sango ne plu alvenas ; la oftalma nervo mortas, kaj tiu okulo blindas, kvankam retino kaj aparte ĝia makulo (malhel-ruĝa zono maldekstre) plu belas (tie estas ankoraŭ cigaredo-historio) :


atrofio de oftalma nervo



Infarkto de fina (antaŭa) parto de oftalma nervo nomitas ankaŭ "akuta antaŭa oftalma iskema neŭropatio" aŭ AAOIN.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo