Arterietosklerozo



koro



Tiu malsano estas tute ne specifa al oftalmologio ; sed la okulfundo estas la sola loko en la organismo, kie oni povas rekte ekzameni la vazaron (arterietoj -kaj vejnoj- retinaj) ; ĉar ĉiu okulekzameno entenas observon de la fundo de la okulo, oftalmologo nepre estas privilegia spektanto de la vazarstato de la pacientoj, kaj ofte rekte informas la familian kuraciston aŭ kardiologon. La prevalenco (ofteco) de tiu malsano estas konsiderinda kaj iom post iom kreskanta.

Arterietosklerozo estas malsano de la arterietoj, t.e. de la etaj arterioj, kiuj iĝas rigidaj kaj mallarĝaj, kiuj premigas la vejnojn, kiam ili interkruĉiĝas : vidu retinopation kun kotonŝajnaj eksudaĵo kaj distrofion de la konusoj. Konkrete, ĝi similas arteriosklerozon ; ĉar kiam la etaj arterioj estas malsanaj, ankaŭ la mezaj kaj la dikaj tiaj estas. Tiu neinversebla malsano ne estas grava je tiu stato priskriba, sed ĝiaj komplikaĵoj estas timindegaj (pro pliiĝanta graveco) :
- la ŝtopiĝo de retina vejneto

- la ŝtopiĝo de retina arterieto

- la parta aŭ totala infarkto de la optika nervo


Ĉiuj tiuj malsanoj, kies kuracado ne estas kontentiga, povas rapide transformiĝi en definitivan blindecon.

La eksterokulaj komplikaĵoj de arterietosklerozo estas same dramecaj, kaj plibone konitaj de nespertuloj ; jen ne kompleta listo :
- kardia infarkto (aŭ kardia "krizo")

- cerba infarkto (aŭ cerba "atako")

- arteriopatio de la malsupraj membroj (ankaŭ nomita "arterito")


Arterietosklerozo estas propra al la riĉaj landoj, nomitaj "disvolviĝintaj", aŭ "civilizitaj" ; ĝiaj akiritaj kaŭzoj (ne genetikaj) estas konataj, ili ne adiciiĝas sed obliĝas ; jen, laŭ malkreskanta ordo :


- troa manĝo ... tutsimple !
kun ĝiaj konsekvencoj : obezeco kaj "grasa" diabeto (de tipo 2)


- tabakfumado

- hipertensio

- manko de fizika aktiveco

- streso


Plejofte, do, la persono mem respondecas sian arterietosklerozon, kiu estas preventebla per dieta kaj taŭga vivhigieno :

    - la dietiko


ties teorio estas simpla, ties praktiko, malpli ; ĉar perdi siajn malbonajn kutimojn estas mense dolore ! necesas eviti ĉion, kio dikigas t.e. ĉion kio entenas kaloriojn : tio kio estas grasa, kaj tio kio estas sukera ; kaj malgrandigi la porciojn. La salo (sodio) estas unu el la kaŭzoj de hipertensio.

    - sanzorga vivmaniero


tabako, kial ne (?) se plezuro, sed ne drogo, kiu kaŭzas farmakodependecon, se ĝi ne ĝenas aliulojn. La taga saĝa konsumado devus esti malgranda (1 aŭ 2 cigaredoj) ; kaj konsciu ke fumante cigaredon, vi fumas ne nur tabakon, sed ankaŭ ... brulitan paperon !:-(
fizika aktivado : ideale ĉiutaga, minimume semajna, ĝi devas kaŭzi iom-post-ioman akcelon de la korritmo ; rapide marŝi sufiĉas.


***

"La sano estas malfirma stato, kiu aŭguras nenion bonan"
(Jules Romain)

baza dietiko

hejmpaĝo