Dietetiko




diététique




Informoj pri dietoj kaj nutrado abundegas, ofte komplikaj, foje misaj. Ĉi tiu paĝo estas intence simplega, por ke vi povu facile memori kaj apliki kelkajn utilajn kaj efikajn principojn.

* * *
Kio grasigas vin (kaj kaŭzas arterietosklerozon) estas tio, kio donas al vi kaloriojn (energion) : la nombroj en krampoj apud certaj manĝaĵoj indikas ilian energienhavon je kilo-kalorioj por gramo.

unue, ĉio, kio estas grasa (best-devena aŭ legom-devena)
* oleo (9) -krom parafina oleo, kiu ne estas digesta- do ne manĝu majonezajn fritojn !
* butero (7,5), vitaminoj kiujn ĝi entenas estas facile haveblaj aliloke ; margarino enhavas malpli da kolesterolo, sed same multe da kalorioj
* le fromage et les yaourts, dont on peut se passer complètement (ou alors choisir à 0% de matière grasse) * fromaĝo kaj jahurtoj, kiuj povas esti tute evititaj (aŭ elekti 0% grasan)
* lakto : konsumu nur sengrasigitan lakton, kiu enhavas tiom da kalcio kiel normala lakto
* porkaĵoj (ĉefe rijetoj) : moderende, same kiel
* ovoflavo kiu enhavas grason
* arakidoj kaj pistaĉoj (6,2)
* ĉokolado (5,4), entenas grason kaj sukeron


due, io ajn dolĉa
* sukero, en formo de pulvo aŭ "ŝtona" (4), ne havas nutran valoron : preferinde fortenu ĝin. ĝi estas perversio de gusto, kiu venenis niajn kutimojn (kiel salo en niaj klimatoj, krome). Praktike, vi devas iom post iom redukti konsumon de ĝi, eble uzante dolĉigilojn (stevio) ; tiam vi rimarkos, ke kafo, teo aŭ ĉokolado sen sukero havas multe pli subtilajn kaj interesajn gustojn
* sukeraj trinkaĵoj estas teruraj malamikoj, ĉar sukero estas kaŝita en ili ; Imagu, ke en nur unu malgranda botelo da Koka-kolao solviĝas 7 suker-kuboj ! Sensukera Kolao ne grasigas vin. Alkoholo (7) estas ankaŭ formo de sukero (tokseco de ĝia misuzo ne limiĝas al ĝiaj kalorioj)
* marmelaĵoj, kukoj kaj bulkoj, dolĉaĵoj
* biskotoj (4) enhavas iom da graso, kaj ĉefe estas malhidratigitaj -kiel rostpano (4)- ; simpla pano (2.5) estas do preferinda
* terpomoj, rizo kaj pastoj kuiritaj en akvo estas malaltaj en kalorioj (1).


* * *


• Ĉu tial, doktoro, ĉesi manĝi devigatas ?

- Ja ne ! Sana dieto preventas ne nur arteriosklerozon, sed ankaŭ kanceron, kaj plie aliaj malsanojn kiel makulo-degeneron kaj katarakton.

• Sed doktoro, miakaze troa pezo venas genetike : mia patro estis tia, mia frato estas obeza ... kaj mi ne manĝas multe


- Komprenu ne eblas, ke viaj kromosomoj pezas pli ol 1 kg ; kaj se ĉio grasigas vin (pli ol aliajn personojn), ja ĝusta instigo pli atenti tiun problemon. Ĉiu ajn kg, kiu tretas sur pesilon nepre pasis antaŭe per buŝa truo !

• Sed doktoro, eksciiu ke, mi manĝas multe da fiŝaĵojn kaj verdaj legomojn ...


- tre bone, sed tiuj manĝaĵoj neniam malgrasigis iun ajn. Tio kio malgrasigas estas ne manĝi tion, kio grasigas kaj ĝenerale redukti ĝian kvanton.

• Sed tamen, mi pratikas trejnadon, po 5 kilometroj tage


- tutprave, senmoviĝemo estas grava kaŭzo de malsaniĝo en riĉaj landoj ; regula korpa ekzercado plutenos vian sanon, sed bedaŭrinde sen samtempa atento al dieta observemo, ĝia efiko je perdo de pezo ne sufiĉe efikas !:-(.


* * *
En praktiko

- anstataŭ dieta nocio, ni preferu dietan higienon, malpli drasta, sed pli efika dum longa periodo.

- reduktante manĝo-kvanton kaj ties gras-entenon, vi malrapidigos vian kronikan toksiĝon sekve de pesticidoj (aparte tiuj liposolveblaj) : statistika ligo inter obezeco kaj kancero trovas tiel ĝian plej rektan klarigon.

- ne malhavigu je vegetaĵoj (legomoj kaj fruktoj, preferinde freŝaj koloraj, kaj vere biologikaj), kaj fiŝoj preferinde grasaj (sardino, skombro, ĉeval-skombro) ; aromaj herboj, spicoj. Ankaŭ viando ne grasigas sed modere konsumenda.

- tio, kio ne konsumindas, ne aĉetendas ! Drasta logiko ĉu ne ? Unua celo estas malpezigi rulkorbon. Listo de malpermesitaĵoj kuŝas supre ; malnova sentenco "necesas manĝi po ĉio ajn" tute malpraviĝas. La ŝparoj tiel faritaj estos unu el la plej bonaj investadoj dum via vivo.

- vi ofte iras al restoracio : je aperitivo mendu grandan botelon de akvo (0) gasa, ne malhelpas tintigi glasojn ; kiel akompanaĵoj, olivoj ; ununura plado (atente elektita laŭ supraj reguloj), ne vino (nek biero), nepre neniu fromaĝo ; eble deserto ĉefe frukta, kafo jes sen sukero, neniu brando. La konto estos tiel malpli alta ; eĉ se via entrepreno pagas, ne pagos ĝi vian stenton nek vian genu-protezon.

- se vi pensas esti celita de arteriosklerozo, komencu ekde hodiaŭ sekvi tiun konsilaron, kaj vi pesu vin nuda ĉiumonate.


* * *

Kun volemo kaj iom da disciplino, jen rezultoj atingeblaj :

       1 - Korpo Maso Indico (K.M.I.) = 20 kg/m2
       2 - sangaj dositaĵoj (sen medikamentoj) :


cholestérol sérique
triglycéride sérique



Logike, normaligo de K.M.I. antaŭos normaligon de biologikaj dozitaĵoj.


* * *

"Se tankujo de kamiono plenas, ĝi iris al pumpilo"
(mia najbaro kamion-stiristo)

"Oni neniam pli virtiĝas ol kiam malsaniĝas"
(Pline la juna)

"Homo fosas sian tombon per dentoj"
(tre malnova proverbo)


hejmpago