Dank' al progresoj de medicino, retinaj komplikaĵoj de arteria hipertensio maloftiĝis, plej ofte limiĝante je signoj de arterieto-sklerozo sen komplikaĵoj ; t.e. arteriola streĉiĝo, kruciĝ-fenomeno kiu kunestigas tretojn de vejnoj far rigidaj arterioloj, kaŭzante kongeston de vejnetoj. La sekvantaj historioj estas do maloftaj en kontinenta Francio, kaj atestas pri severaj kaj ne kuracataj hipertensioj.

Dum la jaroj 1990, venis merkaten "triptanoj", nova medikamento-klaso kontraŭ-migrenoj (tre efika) ; ili agas per konstrikto de piamatraj (piamatro estas la plej fajna ĉehista meningo ĉe cerbo kaj mejlo) arterioloj, kies dilatiĝo kunestas kun doloriga eka fazo de migreno. Tiu konstrikto (kiu okazas ankaŭ en ĝenerala sistemo) povas pligravigi hipertension, pro tio tiuj molekuloj estas mal-preskribeblaj en tiu kazo.
Tiu juna sinjorino (40-jaraĝa) suferas pro migrenoj ekde infan-aĝo, ŝi mem flegis sin per banalaj kontraŭ-dolorigiloj. Logike, tiu sinjorino volis provi tiun propaganditan medikamenton, kiu helpas perfekte multegajn migrenulojn, sed ŝi ne sciis, ke tiam ŝi komencis arterian hipertension. Rezulto malbonegis, ĉar tiel triptano fortigis kapdolorojn ... kaj tiam ŝi misflege prenis plian dozon !
Eniriante mian konsultejon, tiu pacientino estas vertiĝa kaj naŭza :


rétinopathie hypertensive


Nigraj makuloj estas hemoragietoj, kaj iuj blankaj makuloj estas "kotonaj nodetoj", fakte arteriolaj mikro-infarktoj.
Mi ne starigis tuj diagnozon ; foti ŝiajn retinojn donis al mi tempo pripensi ... Feliĉe mi disponis tensio-metron kaj mian malnovan stetoskopon por mezuri arterian tension, kiun mi trovis je 21 cm de merkuro. Do tuj : oni ĉesigas triptanon, kaj oni kuracas arterian hipertension preferinde per iu beta-blokilo, kiu havas avantaĝon kuraci ankaŭ migrenan malsanon.


Tiu sinjoro je sama aĝo, kuiristo, estas sendube atenta kaj ĉiam preta gustumi la manĝaĵojn, tion atestas troa pletoro, kiu malhelpas lin komforte uzi konsultejan ekzamen-seĝon, kaj ankaŭ ĝuste poni sian kapon antaŭ mia retinografo, jen klarigo de malperfekteco de la fotoj :


rétinopathie hypertensive


Vidakrecoj tute ruinas (1/10° kaj 2/10° kun optika helpo), sekve de makula edemo (m) kiu ekis de longe ; tion atestas bukedo de blankaj makuletoj (e d = "malmola eksudaĵo"). Kunestas pupila edemo (p), signo de graveco. Certe, vi estos remarkintaj hemoragiojn ; kaj eĉ observeblas almenaŭ du kotonaj nodetoj (dika supre, kaj maldika malsupre). Sekve : ĉu kilogramo(j) ĉu dekonoj de vid-akreco, necesas elekti ! Kaj nepras drasta kuracado de arteria hipertensio.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago