Oftalmuma migreno








Oftalmuma migreno estas malsano ne okula sed neŭrologia. Ĝiaj komencaj vido-simptomoj ofte urĝas tiajn pacientojn ĉe oftalmologo. Ĝi estas tipo el aro de "akompanataj migrenoj", t.e. kapdoloroj komenciĝantaj kun fazo de vido-deficito nomata "aŭro". ĉar mi ne estas neŭrologo, mi daŭre prokrastis verkadon de tiu paĝo. Tamen mi mem kiel kapdolor-suferanto provis simple klarigi tiun komunan kaj benignan malsanon.


Kio okazas en la vid-encefalo dum oftalmuma migreno ?
Pli ĝuste estus paroli pri migrena oftalmumo ! ĉar tiu difaza misordo estas unue vida kaj duatempe dolora. La encefalo estas tegita je membrano nomita "piamatro" (plej interna el tri meningoj, pli ekstere troviĝas araknoido kaj duramatro). Tiu meningo estas vaskularizita kaj oni ligas migrenon kun "tumulto, disreguligo de vaskul-memstreĉo" :
• Dum una fazo de oftalmuma migreno, la arterietoj de tiu piamatro circonference streĉiĝas, malgrandigante fluon de sango por tiu meningo, sed ankaŭ por ĉi-suba kortekso (supraĵa tavolo de la cerebro). Tiu lasta, pro manko de (di)oksigeno, paneas iom-tempe pri vid-kapablo : temas pri "provizora iskemia incidento", fakte tre impresa. Tiu "deficita" fazo tipe daŭras 15 minutojn, foje iom malpli, foje pli (ĝis 50 minutojn) ; kaj se la blindiga zono (oni parolas pri "skotomo") estas je via dekstra flanko, vi ekscios per kaŝado de via dekstra okulo per dekstra polmo, ke via maldekstra okulo vidas saman spektaklon kiel la dekstra.

• Dum la dua fazo, je ega reakcio, la samaj piamatraj arterietoj ŝveliĝas, tiel distirante piamatron, kies fajna nervizito sendas kapdoloro-mesaĝon, ofte gravan.
***
# Disvolviĝo de oftalmuma migreno ne ĉiam estas difaza : foje, kaj ne komprenite, la bonŝanculoj travivas nur la unuan fazon, t.e. tiu vido-deficita kaj eskapas la duan, t.e. la cefalgio (doloriga). ĝi estas tamen oftalmuma migreno, kaj tiam la diagnozo ŝajnas necerta kaj malfacila al ĝenerala kuracisto, kiu preferas sendi la pacienton al oftalmologo por certigi maleston de retin-disiĝo.

# Dua fazo, "rekte" sen la unua, ja ankaŭ eblas : ĝi nomiĝas simpla migreno t.e. ne "akompanata". Ĝi evidente ne estas "oftalmuma migreno" (ĝi estas mia plejofta tipo de migreno).


Kiuj estas la kialoj de migreno ?
Estas du kialoj : "grundo", kaj ekigaj faktoroj (same por astmo)
• La grundo
estas genetika ; vi ne povas regi. Mia patrino estis migrena, mi estas migrena : temas pri heredaĵo.


• La ekigaj faktoroj
- ofte kulpigitaj estas laceco kaj streĉo. Ofte troviĝas optikaj kaŭzoj, aŭ okulmovaj misordoj, ekzemple konverĝa manko, kiu necesigas ĝustopta reeduko : jen kial estas ĉiam pli trafe ekzameniĝi de oftalmologo, antaŭ ol impeti je Iksr-a (iks-radia tra-sorbo) aŭ MNR-a (reaga resonanco post elektromagnetonda-ekscito de studita substanco, kies spinoj de elektronoj estas statistike tirataj per potencega magneta kampo) tomografioj !
- ofte aldoniĝas aliaj faktoroj pli personaj, kiel menstruoj, bruoj, blindumoj, apartaj manĝaĵoj, daŭraj streĉoj je fiksa rigardo.
- Je mia flanko, ekigas al mi migrenon :
manko de dormo, fumo de cigaredo (ĉefe malnovtempe kiam iuj fumis ĉie), alkoholaĵo, kaj eble ĉokolado ; do dank' al mia patrino mi neniel riskas iĝi alkoholulo !


Kiuj estas la simptomoj de oftalmuma migreno ?
• La vida fazo
tiuj pacientoj malfacile klarigas siajn vidaĵojn. Ofte temas pri blinda zono, iomfoje kun rando ĉu kiel elektra fulmo blu-uma, laŭonda aŭ hakita, ĉu kiel kaleidoskopo, ĉu kiel trembrilo, ĉu kiel vido tra vitralo de katedralo aŭ tra vitro de duŝkajuto ; la amplekso de skotomo (de la blindiga, malneta zono) malrapide evoluas dum tiuj minutoj, kaj fine kvazaŭ magie malaperas. La percepto de fosfenoj (fajreroj) ebligas hipotezon de dismalgluiĝo de vitrao, kaj la skotomo similas al tiu de retin-disiĝo.

• La cefalgia fazo (kapdoloro)
ne ĉiufoje ; situas kutime en la duono de la kapo kontraŭflanke de la vidaj simptomoj ; "ŝraŭbtenila", aŭ pulsobata, ofte fortega ; ofte akompanata de lumo-bruo-maltoleremo kaj naŭzoj. Tiu kriplo daŭras plurajn horojn ĝis tutan tagon.


Kiu kuracado por oftalmuma migreno ?
• antaŭ ĉio celendas prevento :
- sin disciplini al regula vivo, ne vigili, sufiĉe dormi
- provi listigi siajn ekigajn faktorojn por ilin eviti (same kiel por astmo).
• la kuracado de vida fazo : nenio ekzistas !
- se okazas dum stirado, urĝe sekure parkumu, kaj atendu ke ĝi normaliĝu !
- la vidkapablo ĉiam revenas, tiu "provizora iskemia incidento" neniam iĝas cerebro-infarkto ! ("vaskula cerebro-infarkto" = VCI), escepte kaze de tabako kaj antikoncipa pilolo.
• la kuracado de dolora fazo estas kompetento de ĝenerala kuracisto :
- unuatempe preskribo de rutinaj dolormildigiloj
- ĉiu malsanulo spertiĝas pri la plej taŭgaj medikamentoj por si
- la "triptano-klaso" arigas la modernajn specifajn medikamentojn kontraŭ migrenaj cefalgioj. Ili estas aparte efikegaj. Ili estas maladekvataj kaze de hipertensio kaj koronaria ateromo, ĉar ili estas vaskulo-streĉigaj ; sekve estas plene malpermesata ilin gluti antaŭ la fino de la vida fazo (vaskula deficito kiu grave damaĝus).


***



Jen tri el miaj oftalmumaj migrenoj, kiuj ĉiuj daŭris po 15 minutojn, ne sekvitaj de cefalgioj, do nure je "aŭro".

Mia unua oftalmuma migreno surprizis min, kiam mi estis studento pri medicino.
Ĝi estis "hemi-anopsia", t.e. tuta perdo de unu vidkampa flanko (iam la maldekstra) :




   
  estas
  tre
  teda
  tute
  blindi
  je
  unu
  flanko
 






Tiu alia oftalmuma migreno, malpli impresiga, okazis dum konsultodono.
Fikse rigardu le centran nigran punkton, kaj vi ekvidos tiun malnetan zonon, kiun mi vidis kun miaj du okuloj, sube dekstre :





dekstra malsupra oftalmuma migreno



Ofte, miaj oftalmumaj migrenoj estiĝas laŭ formo de arĝenta trembrileta arko, parte enŝovante vid-kampon :



 
maldekstra malsupra oftalmuma migreno
 
hejmpaĝo