La disiĝo de retino






La disiĝo de retino estas timindega malsano ; tial ke malgraŭ kirurgio, ĝia prognozo estas malcerta ; kaj ke sen kirurgio rapide okazos blindiĝo de la okulo trafita.
Tiu malsano estas relative malofta (po ĉirkaŭ 10000 kazoj jare en Francio ; oftalmologo ekzamenas po ĉirkaŭ 3 jare).
Ĝia nomo estas klariga : la fotofilmo de la okulo -aŭ ties pikselplako- elgluiĝas el la interna konkava vando de tiu organo preskaŭ sferforma.
La medicina scienco ne povas diri kial, sed povas diri kiel retino malgluiĝas : la disiĝo de retino ĉiam komenciĝas per deŝiro aŭ per retina truo ; ilin kaŭzas la malgluIiĝo de la vitreca korpo, kiu maljuniĝante malgluiĝas el la retino. Do, la disiĝo de la vitreca korpo estas fiziologia fenomeno (normala), kiu ofte okazas ĉirkaŭ la aĝo de presbiteco (50 jaroj), sed kelkfoje pli frue (ĉefe ĉe miopuloj), aŭ pli malfrue. La disiĝo de la vitreca korpo disvolviĝas en pluraj etapoj ; plej ofte sen simptomoj (oni ne tion konscias), ĝi povas kaŭzi flugantajn muŝojn, fosfenojn (vido de lucioloj, eĉ de fulmoj), kelkfoje vidon de pluvo el fulgeroj, kiu montras envitrecan hemoragion. Do, se oni sentas tiujn simptomojn, necesas urĝe konsulti por eltrovi la komplikaĵojn de la vitreo, t.e. deŝiro aŭ truo de la retino, kiun oni lasere kuracas.
Statistike iuj grupoj estas pli riskaj je disiĝo de la retino :
- unue miopuloj, ĉefe ekde certa grado de miopeco ; miopuloj havas grandajn okulojn, kaj ĉio okazas kvazaŭ ilia retino (kies areo estas proporcia al la kvadrato de la okula longeco) malstreĝiĝus kaj rompiĝus, aspektanta kiel retina punto nomita "palisado"
- poste, la operaciitoj pro katarakto
- fine, la okulaj traŭmoj (perforaĵoj, sed ankaŭ kontuzoj).
Scii la ekziston de tiu grupo ebligas organizi la eltrovon de la danĝeraj retinaj vundoj (deŝiroj, truoj, palisado) por efike kuraci ilin, ĉefe per lasero, kelkfoje komplemente per krioterapio (per loka anestezo). Tiu kuracado do preventas disiĝon de retino ; por esti efika, ĝi devas esti realigita laŭ rigora tekniko.
Estas do logike ekzameni la retinon de miopuloj, kiam ilia okulo finis sian kreskIĝon, t.e. ĉirkaŭ la 30 jaroj ; same pri vunditaj okuloj.
Ĉar medicino ne estas ekzakta scienco, kelkfoje personoj sen ia ajn riskero tamen suferas retinan disiĝon.
Al tiu nocio pri favora tereno, aldoniĝas tiu de iganta faktoro : la daŭra kaj forta lumado de la plej longaj tagoj (somera solstico) aŭ la lumoresendo de sunradioj per neĝo.
La simptomo de disiĝo de la retino estas unusenca : opaka kresento en rando de la vidokampo iom post iom etigas tiun periferian vidkampon kaj kreskiĝas en kelkaj tagoj, por fari nigran nubon, kiu minacas la vidan centron, poste entutigas ĝin, se oni tro malfrue konsultas ; Kiam la tuta retino disiĝis, la okulo ne plu vidas, eĉ ne lumon. Necesas tre rapide konsulti.
Disiĝon de retino (kiel katarakton) oni neniam kuracas per lasero, sed per kirurga operacio, principe simpla sed plej ofte kompleksa kun ne certa rezulto. Oni operacias en duona urĝo, ofte post tuta tago de ripozo en pozicio adaptita al la tipo de disiĝo.
La celo estas simpla : ŝtopi ĉiujn breĉojn (truojn kaj ŝirojn).
La metodo estas duteknika :
- la ekstera tekniko, preferebla, se eblas, konsistas el kudrado sur la okula vando de ia apogila pansaĵo ; persone, mi uzas etajn spongajn rulaĵojn el silikono, elpruvita materialo.
La interna tekniko pli drasta kaj pli riska konsistas el elmeto de la vitreo por injekti en la okulon gazbulon forte streĉantan de interne ; la heksafluorido de sulfuro (SF6), kiun mi uzas, restas unu semajnon en la okulo.
Retinon oni gluas al la okulfono per krioterapio (gluado per malvarmo), eventuale kompletigante per postoperaciaj laserpafoj ; se tro volumena subretina likvaĵo malhelpas ŝtopi ĉiujn fendojn kaj truojn, oni punkcias ĝin.
La operacio daŭras inter 45 minutojn kaj 2 horojn, sub loka aŭ ĝenerala anestezo.
Mia procento de sukceso estas 90% ; tio signifas ke mi bedaŭras 10% da malsukceso (samnivele la bonaj specialigitaj centroj, kiel mi ĉiujare kontrolas). La malsukcesoj necesigas alian plian operacion. ĝenerale sufiĉas unu operacio, sed du tute ne estas maloftaj ; kaj post tri, se la retino estas regluita, la paciento kaj mi estas tre feliĉaj ; se ne, mi konsideras ke la malsano estis pli forta ol la kuracisto kaj ni rezignas.
La enhospitaliĝo daŭras ĉirkaŭ unu semajnon ; la postoperaciaj doloroj estas etaj kaj plene regataj per potencaj sendolorigaj medikamentoj sisteme uzataj ; sed tiu malsano estas psike premanta, eble pro la necerteco de la kuracada rezulto.


***


Problemo bone prezentita estas duone solvita : do zorga antaŭoperacia ekzameno de retina disiĝo estas grava ; plej multaj kirurgoj devontigas sin desegni la lezojn proksimume tiel :


desegno de disiĝo de retino


Laŭdifine, tiu disiĝo etendiĝas intta per ruga rondetoer 1:30 kaj 6 horoj. Estas en maldektra okulo (vidata de antaŭe), la nombro 11 (je via dekstro) troviĝas je la tempia flanko de la paciento, kies nazo staras je via maldekstro ; tiun nombron skribis la flegistino dum la operacio, kiam la desegno estis algluita sur la mikroskopo, kaj videbla de mi. La malgluita surfaco estas helblue kolorita, plialtigita de mia "aerografilo" ; ĝi entenas la flavan makulon (retina punkto de la vidoakso, kiu donas la precizecon al la rigardo, montrita per ruĝa rondeto), kaj kiu estas limigita de la optika nervo (meze de la desegno, de kie eliras, tre skize desegnita, la sanga vazaro de la retino). Tiun deŝiron, trafintan la trionon de la surfaco de la fundo de la okulo, kreis 3 deŝiriĝoj hufoformaj inter 3 kaj 4:30 horoj ; mi ekvidis iliajn koordinatojn dum la operacio, je 11 milimetroj de la limo inter la korneo (travidebla luko, tra kiu estas videblaj iriso kaj pupilo) kaj la blanko de la okulo, limo nomita "limbo". La helrozkolora areo, la plej larĝa, estas la sana parto de la retino ; ĝi elvokas la aspekton de "ruĝa okulo" en la fotoj faritaj per fulmilo, misaspekto nun evitebla per la ciferecaj fotoj. En la blankaj rektanguloj aperis la persona kaj familia nomoj de la paciento ; sub ili, la dato, poste la longeco de la okulo (LOG = Longeco Maldekstra Okulo), alta, ĉar la paciento estas miopa. Tiu mezuro helpas min taksi la kvanton da likvaĵo sub la retino, kaj decidi certajn teknikajn detalojn.

Jen fotoj de la du plej grandaj deŝiriĝoj (sur 3 kaj 4 horoj), en spegulo apogita al aparta kontakta lenso (nomita "vitraĵo kun 3 speguloj"), kies ebeno kliniĝas laŭ la diagonalo de la bildo supreniranta dekstren ; mi povus reordigi ilin per mia fotoprogramo, sed mi preferas lasi ilin tiaj, por komprenigi ke ni nepre devas imagi la inversan realecon kaj traspegule desegni.



2 deŝiroj de retino


***

"Sano estas feliĉo, kiun oni ĝuas, nur kiam oni ĝin perdis, poste retrovis"
(proverbo)

fotoj de retina disiĝo

hejmpaĝo