Tiu retino-diŝigo (ablacio) eksentiĝis antaŭ 10 tagoj rapide evoluinte, kaj nun supren-igas flavan makulon (malhela zono tuj super eta m). Oni taksas tiun dis-iĝon de dekstra okulo "supera temporala", ĉar ĝi kriplas kvaronon je temporala flanko, supre (al la fino de brovo). Unuaj simptomoj estis perdo de vidkampo ĉe kvarono malsupra naza, do ĉikaze malsupre maldekstre, en vidkampo de marŝo kaj lego ; ĉar antaŭ ol atingi fundon de okulo, bildoj inversiĝas pro optikaj kialoj (centra simetrio je optika centro). Ekzamenita skotomo (blinda zono) larĝiĝis, ĝis atingi vid-akson, t.e. flava makulo.
Du malvaj strekoj lim-difinas geografion de dis-iĝo, kies areo pli proksimas je triono ol kvarono de tuta retina areo ; ili renkontiĝas sur optika papilo, el kiu neniam mal-gluiĝas retino. Ĉi litero p signas "poŝon", ĉar mal-gluita retino fald-falas kvazaŭ brustra poŝo ; kiu foje tiel ampleksiĝas, ke ĝi "kurtenas" antaŭ optika akso, barante ekzamenon de okul-fundo. Sub tiu poŝo, aparte maldekstre, retino aspektas ondumete. La retinaj dis-ŝiroj, kiuj venigis tiun dis-iĝon ne videblas sur tiu foto, ĉar ili estas tro ekvatoraj, eĉ antaŭ ekvatoro rilate vidpunkton de ekzamenanto (tiu ekvatoro estas vertikala cirklo, paralela kun iriso kaj vizaĝo).
Por reiri la fotaron, alklaku bildon.
hejmpago