Retin-deŝiroj riskigas retinan disiĝon (ablacion), ĉefe kiam ili estas proksim-tempaj kaj ili donas vidajn simptomojn (flugantajn muŝojn, kaj fulmojn). Tiam, oftalmologo kuracas ilin par lasero, lum-radio tre potenca, uzata kun mikroskopa kontrolo. La celo estas limigi dis-ŝiron por ĉirkaŭ-bari kontaĝan mis-tiron ĉe najbare cetera retino. Teknike, oni kuiras ringe ĉirkaŭ dis-ŝiro, per fulmoj je 500 mikronoj iomete dolorigaj ; tiuj ĉi nepre estos perfekte seninterspacaj por estigi senlikan baron :
D indikas dis-ŝiron, kiu aspektas kiel lango.
L indikas laseron : ringo kuirita ĉirkaŭ dis-ŝiro blankiĝas.
C indikas la klapon, t.e. operkulumo de kuirita retino.
Tie, deŝiro (triangula) estis tre malgranda ; post du semajnoj, kuirita retina cikatro ne plu blankas, sed grizumas :
Okaze de malfacilaj kazoj, oni uzas ankaŭ krioterapion (kun loka anestezio en operaciejo).
Tiu ringo starigas fortikan cikatron.
Por reiri la fotaron, alklaku bildon.
hejmpago