La plej banala vidokaŭzo de floseroj estas disiĝo de vitreo. Ĝi estas fiziologia fenomeno, t.e. biologia, normala ; ĝi aperas je tre varia aĝo, statistike ĉirkaŭ la 50-a. Mi kutime diras, ke ĝi estas kvazaŭ okulmenopaŭzo ! ĝenerale pacientoj komprenas. Ĉe miopuloj vitreo povas disiĝi multe pli frue ; ofte ĝi estas sensimptoma. Dum infanaĝo, vitreo plenigas la tutan spacon inter retino kaj kristalino, ĝia konsisto similas gelatinon ĉirkaŭ pasteĉo ; kiam oni maljuniĝas, ĝi moliĝas kiel ovblankaĵo, disiĝas disde la okulfundo (la retino), falegas kaj pendas kiel kurteno, malantaŭ la kristalino. La floseroj respondas al ĉelamasoj elŝiritaj el la fundo de l'okulo ; praktike oni ne povas tion kuraci : oni devas vivi kun ili, ilin senzorgi ; pensi ke ilia opakeco heliĝos, kaj ke spontane la cerbo laŭ la tempo forgesos ilin. Nur kelkfoje vitreo malgluiĝante deŝiras retinon. Tiuj malbonŝancaj, tre maloftaj kazoj neprigas ekzamenon de la okulfundo post pupila dilato : senurĝe se la floseroj estas malnovaj, rapide se ili ĵus aperis.


flosero


Tiun unuan floseron tie oni vidas kiel grizaĉan flokoneton tute centre de la foto, rande de la lumbendo, apud la optika papilo (= optiknerva "elektrokonektilo") ; de kie radias retinvazaro kaj nervaj vidfibroj.


flosero


Tiu dua flosero, pli impresa, observebla sen ekzamena kontaktlenso, iomete malantaŭ la kristalino, similas tegoleron pendantan ĉe la vitreo pere de malfacile distingebla fibretaro. Malsupre, maldekstre videbliĝas optikpapila rebrilo ; supre, dekstre, la irisarko. Paradokse, tiu viro estis ne multe ĝenata.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.

bug

hejmpaĝo