Miopeco






Miopeco, hipermetropeco (ties malo), astigmatismo kaj presbiopeco ne estas malsanoj, sed optika difekto de l'okulo, se oni konsideras, ke idealo estas vidi ĝis infinito (de malproksime) sen okulvitroj, sen okullensoj. Kiam oni estas miopa, oni bone vidas de proksime, sed malbone de malproksime.

Miopa okulo havas antaŭ-postan diametron (profundo) pli grandan ol la mezeca, kiu estas 23 milimetra : miopa okulo povas mezuriĝi 24, 25, 26 milimetrojn, eĉ pli. Okulo havas specifon daŭre kreskiĝi -statistike- ĝis ĉirkaŭ 25 jaroj : tiam miopeco stabiliĝas.

Miopecon, okazigas nek lerneja laboro, nek malbona lumigado, nek komputilo, nek televido. Nenio povas ĝin influi : kiam oni iĝas miopa, estas pro genetika programado.

Ĝenerale do, miopeco aperas dum infanaĝo, kaj manifestiĝas per nebula vido al la lerneja tabulo, aŭ per ĝeno ĉe stirado de aŭtomobilo ; la unua etapo devas esti konsulto kaj poste akiro de okulvitroj, utilaj nur por vidi malproksimen : krom por la fortaj miopecoj, oni prefereble demetu ilin por de proksime labori (ekzemple, por legi). La okulvitroj havas avantaĝon, ebligi efikan meĥanikan okulprotektadon.

Porti aŭ ne porti okulvitrojn havas nenian influon al evoluo de miopeco, kiu principe nepre kreskos ĝis ĉirkaŭ 25 jaroj. Ne necesas kontroli miopecon, kies evolua rapideco estas varia kaj ne antaŭvidebla ; ne necesas, eĉ tute superfluas, konsulti ĉiun jaron, aŭ ĉiun duan jaron ... Necesas rekonsulti nur en du cirkonstancoj : aŭ malproksima vido iĝas malpli bona, aŭ okulvitroj eluziĝis (striitaj vitraĵoj aŭ muntaĵo difektita).

Ĉirkaŭ la 18a jaro, eblas porti okullensojn. Pluraj solvoj eblas ; paradokse, ekipado per malmolaj lensoj multe pli respektas la okulan biologion : estas la plej bona solvo. Tutcerte, uzado de lensoj devigas al tre zorgema higieno kaj oni devas dormi sen ili. La nunaj okullensoj estas tre potencaj. Tiu optika korektado estas ideala por miopuloj : kompare kun okulvitroj, la retina bildo estas iom pli granda, la vidokampo estas iom pli larĝa ; la vido estas preskaŭ perfekta.

La operacio de miopeco estas nun reguligita ; ekzistas pluraj teknikoj, adaptitaj laŭ la grado de miopeco. Malsukcesoj estas maloftaj. Tiu kirurgio estas definitiva. Oni povas al ĝi aldoni kuracadon de eventuala asociita astigmatismo. Ĝi ankoraŭ estas kosta pro la prezo de la uzita materialo (lasero) kaj ne repagita de la (franca) Sociala asekuro (logike, ĉar miopeco ne estas malsano) : oni antaŭvidu po ĉirkaŭ 750 eŭroj ; kelkfoje aperas postoperaciaj doloroj dum kelkaj horoj. Sperto pri tiuj teknikoj estas sufiĉe longa, sed multe pli mallonga ol la daŭro de la homa vivo. Se la malproksima vido estas reakirita, sekve la proksima vido iĝas malfacila je la aĝo de presbiopeco : ĉirkaŭ la 40a jaro, necesas akiri okulvitrojn por legi.

Se miopeco ne estas malsano, la aparta okula anatomio kiu tion kaŭzas (grandeco de la okulo) povas komplikiĝi de malsanoj ; ĉio okazas kvazaŭ la retino distreĉiĝus kaj ŝiriĝus : tiuj deŝiroj aŭ retinaj truoj ne estas gravaj, sed necesigas laseran kuracadon laŭ perfekta tekniko por eviti retinan disiĝon. La disiĝo de retino estas malofta malsano, sed ĉiam antaŭita de retinaj deŝiro aŭ truo ; ĝi neniam estas lasere kuracata, sed necesigas tre delikatan specifan kirurgion, kies procento de malsukceso ne estas neglektinda. Miopa okulo pli riskas kronikan glaŭkomon, ol "normala" okulo.

Konsoliĝu : la aliaj ametropecoj (optikaj difektoj) havas siajn ĝenaĵojn, kun aliaj medicinaj komplikaĵoj kaj ĉefe ilia ĉiutaga malkomforto estas multe pli grava ! Hipermetropaj kaj astigmataj personoj estas pli kompatindaj ol miopuloj. Miopeco -kondiĉe ke ĝi estas ne tro granda- estas do la plej tolerebla optikokula malperfektaĵo.


hejmpaĝo