Ĉekorneaj lensoj estas oktikaj solvoj aparte komfortaj por miopuloj ne-presbiopaj. Duraj lensoj (ankaŭ nomitaj "flekseblaj" aŭ "rigidetaj") kapablas samtempe korekti astigmatismon, kaj estas paradoxe la pli sekura kaj estetika solvo. Dank' al tiu ioma rigideco, ili ne povas tute adheri sur kompleksan surfacon de korneo, kaj sekve kovras ĝin nur parte. Tial, ĉe ĉiu palpebrumo, dank' al moviĝebleco plia ol tiu de "molaj", ili lasas enflui larmojn libere, tiel ke korneo spirados pli libere, kaj ili estas pli facile troveblaj sur la okuloj ol molaj lensoj :


cekornea dura lenso



Tiu foto estis farita post gutumigo de fluoreska kolirio, kaj blu-kolora lumigado ; onda longo tralasita (reflektita) far tiu molekulo estas verda. Dank' tiu testo, oftalmologo taksas dikecon kaj dismetiĝon de larma menisko kuŝanta inter konkava (mal-antaŭa) flanko de lenso kaj konveksa surfaco de korneo, kaj tiel decidas pri taŭgeco je kurvo de la lensoj :


cekornea dura lenso



Bela, ĉu ne ?


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo