Mola lenso (ankaŭ nomita mal-rigida) mal-samas duran lenson kiel dom-ŝuo mal-samas ligno-ŝuon : fakte ĝi sentigas tuj komforton, sed uz-daŭro kaj ĉefe ekologieco estas malpli bonaj ; fakte fluo de larmoj sub tiu lenso estas iome barita, oksigenumo de supraĵa triono de korneo malgrandiĝas, kaj infekta risko pli grandiĝas. Pureco dum manipulado nepre estu obseda. Blanka cirklo ĉirkaŭ pupilo estas refraktaĵo kaŭzita sekve de geometrio de tiu lenso por forta miopio :


cekornea mola lenso



Atentu ; korneaj geometrioj multe mal-similas, kaj ankaŭ tiuj de lensoj. Se lenso estas malbone adaptita je anatomio de surportanto, okula luko t.e. korneo pro tio suferos. Tiu ĉi asfiksi-iĝas, ĉar la lenso tro adheras korneon kaj ne sufiĉe moviĝas. Korneo sendas danĝer-signalojn al sia najbaro, la konjunktiva mukozo, kiu responde fabrikas "neo-vaskulojn", kiuj havigas oksigenon por eviti kornean edemon :


neovaskloj sub cekornea mola lenso



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo