Malkontente mi montras tiun malbelan foton, sed mi taksas ĝin taŭga pro klerigeco.
Kornea absceso sub kontakta lenso mola estas malofta sed tre grava, ĉiam sekvanta unu el tiuj kialoj :
      - malrespekto pri higienaj instrukcioj : manoj (ungoj) perfekte puraj
      - sen-kuracista preskribo de la lensoj
      - preterpaso de uzeblo-dato de la lensoj
      - uzado de ne taŭgaj por-zorgaj likvaĵoj
      - ne-eluado de la lenso antaŭ la ĉe-meto kun sterila "fizologia serumo" (NaCl 9‰ aĉetita en farmacio)
      - forgeso pri vespera elmeto (senĉesa surporto).


kornea absceso sub kontakta lenso


Ekzemple, tiu knabino arigis plurajn kialojn ; tiu blanka likvaĵa nivelo malsupre malantaŭ korneo estas puso, kiu starigas gravecon de infektaĵo. La okulo estis savota, sed nur dank' al daŭra hospitaliĝo, kaj kuracado multekosta kaj daŭra, kaj sekvaĵoj.
Laŭ mia persona intuicio :
      - unutagaj lensoj estos ĉirilate amase preferataj
      - duraj lensoj (ali-dire "mal-flekseblaj") ... plu-uzitos ! dum longe
      - ankaŭ okulvitroj.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo