Kial vi devas tralavi viajn kontaktlensojn
antaŭ ol meti ilin ĉe viajn okulojn ?
(krom unu-uzaj lensoj)
Vespere, post purigado de viaj lensoj, vi zorge metas ilin en antisepsan solvaĵon por la nokto. Ĉi tiu solvaĵo estas elfarita por mortigi ĉiujn mikrobojn, kiuj povas infekti viajn okulojn, nome : ameboj, bakterioj, fungoj kaj virusoj.
Ĉi tiu likvaĵo, kiu estas toksa por mikroskopaj vivestaĵoj, ne estas sendanĝera al la ĉeloj de via konjunktiva mukozo kaj via korneo, nek al via larmofilmo. Do se vi prenas viajn lensojn el ilia nokta ujo kaj metas ilin rekte sur viajn okulojn, vi komencas vian tagon kun minimuma kemia brulvundo al via okulsurfaco. Plie, ĉi tiu kemiaĵo, kiu lavas vian okulon, pasas plejparte en la larmajn kanalojn, poste en la nazkavaĵojn, poste en la gorĝon ... kaj vi englutas ĝin !:-(.
Ĉi tiu mikrobrulvundo kaj mikro-toksiĝo verŝajne proksimtempe ne danĝeras ; sed post monatoj aŭ jaroj, certe male. Vi ne eliras duŝon kun ŝampuo en via hararo, same vi sapforumas la ĵus detergitan manĝilaron, ĉu ne ? Do, sekvu saman logikon por viaj okuloj, kaj finlavu viajn lensojn per "fiziologia serumo", t.e. sterila izotona NaCl-solvo (je 9 g/l = 9‰) aĉetita en apoteko.
cekornea mola lenso cekornea dura lenso
kornea absceso
hejmpago