Larmoj nature dreniĝas al nazo dank' al maldikaj kaj fragilaj duktoj, kies ŝtopiĝo (mallarĝiĝo ona aŭ kompleta) povas kaŭzi laŭ gravec-gradoj :
      - larmado (ne-eltenebla kiam larmoj senĉese disfluetas sur la vango)
      - kronika dakriocistito (malpura retroflusaĵo je naza rando de okulo)
      - akuta dakriocistito (absceso de dakriocisto, sako de larmoj, grava kaj doloriga).
Kirurgio por repermeabliĝo de larmdukta-naza dukto nomiĝas "dakrio-cisto-rino-stomio" ; ĝi povas esti realigata ĉu laŭ interna vojo (t.e. laŭ naz-interno), ĉu laŭ eksterno ; tiu lasta tekniko, elprovita, laŭ mi preferinda ĉar mi taksas ĝin simpla, rapida, kaj anotomie kongrua. Iuj riproĉas ĝin pro neceso de haŭta eltranĉo, sed tiu ĉi estas nur 2 cm longa kaj mi neniam konstatis cikatron malbelan kaj eĉ videblan en estonteco.

Tiu pacientino ĵus suferis akutan dakriocistiton (maldekstra), kaj la supera parto de ŝiaj lakrimaj duktoj estis mallarĝigitaj, minacante tutan ŝtopiĝon ; jen kial mi tub-en-metis larmajn duktetojn kaj sakon kun maldika drenilo el silikono ("dukanaleta nazasondilo") kiun oni lasas tie dum kelkaj monatoj. Oni vidas tie ĝian kurbaĵon (kun maldekstra konkavo), kiu pasas de supera lakrima meato al suba lakrima meato :


dukanaleta nazasondilo



Tie eltranĉo longas nur 18 mm, suturita dank' al 7 kudreroj kun tre maldikaj fadenoj.
Oni vidas la kurbaĵon de la sondilo du-duktetaj-naza (provizora drenilo) ĉe interna angulo de okulo.
Mi operaciis tiun junan virinon je la 14-a horo kaj fotis morgaŭe matene je la 10-a :

dakrio-cisto-rino-stomio eltranĉo


La malsupraj pecoj de la kurbaĵo finiĝas je 1 cm de naztruo :

dukanaleta nazasondilo:w



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo