Kiel elekti siajn okulvitrojn ?





Kiel elekti sian vidokulvitrojn ?
- por fora vido :

ĉar vi ekstere promenas surmetante okulvitrojn, nepras elekti nerompeblajn vitrojn, t.e. "organikaj" : ili estas multe pli malpezaj ol la mineralaj, kaj mekanike protektas la okulojn, ĉefe se ilia grandeco estas sufiĉa (vidu akrigoŝtono kaj dorno). Eblas kontraŭdiri, ke tiuj vitroj facile skrapiĝas : jes ja, sed se oni atentas, ili vere longe daŭros (plurajn jarojn) ; neniam seke viŝu sed lavu ilin per varma akvo kaj sapo, matene (ĉar nokte polvo refalas sur ilin). Plie, la optikistoj proponas efikan surfacan "kontraŭskrapan" korektadon.

- nur por proksima vido :


Ideale estas la "duoncirklaj" kiuj lasas libera la supran duonkampon ; krome, la kosto estas (relative) malalta. Por tiaj okulvitroj, kies surfaco estas eta, la minerala vitro tute taŭgas. Ĝi ne estas skrapebla.
La duoncirklaj okulvitroj "lupeoj", troveblaj etkoste ĉe juvelisto, apoteko, eĉ ĉe iaj magazenegoj aŭ bazaroj certe estas malpli kostaj ol ĉe la optikisto. Sed la kvalito kaj centrado de la vitroj estas tute hazardaj : se per ili vi duoble vidas aŭ suferas kapdoloron, via ricevo egalos al via pago ! Do, fidu profesiulojn (optikistojn) ; plie, kiam oni iĝas presbiopa (ĉirkaŭ 45-jaraĝa) nepre necesas konsulti oftalmologon, ĉefe por malkaŝi iun insidan kronikan glaŭkomon.

- ĉu dufokusaj, ĉu progresivaj ?


Historie, unue aperis la dufokusaj, la progresivaj estas ... progreso tre interesa por la presbiopuloj (post 45 jaroj) bezonantaj foran kaj proksiman optikan korektadon. Ilia supereco estas duobla : estetike, ĉar la vitra limo kun aspekto de suba luko malaperas. Sed ankaŭ funkcie, pro la ebleco vidi duondistance.
Necesas diri, ke tiu duondistanca vido eblas ankaŭ per trifokusoj, malestetikaj kaj multekostaj.
Facile kaj rapide oni adaptiĝas je la progresivaj, se la optika potenco estas bone kaj precize determinita kaj ankaŭ kun la kondiĉo konsenti la limojn optikajn de la aparato kaj ĝian uzmanieron.


Kiel elekti sunokulvitrojn ?
- por tiuj, kiuj konstante bezonas vidokulvitrojn :

# kolorigitaj vidokulvitroj
tiu solvo estas kosta, ĉefe por la presbiopuloj ; ĝi devigas ŝanĝi la muntaĵon
# fotokromaj vitroj
kiuj koloriĝas kaj malkoloriĝas laŭ la lumeco :
eleganta solvo kaj ne tro multekosta, nun perfektigita de multaj jaroj ; certaj riproĉas ke la vitroj bezonas ankoraŭ tro longan tempon por heliĝi en vetero malluma, kaj ke la vitro ne komplete heliĝas kaj ĝenas ĉe endoma vidado ...
# surokulvitroj :
fikseblaj sur niaj okulvitroj ; iuj eĉ havas ĉarnireton, por esti viziere leveblaj ; mi mem trovas tion oportuna
# surokulvitregoj
kroĉitaj sur niaj okulvitroj, komplete entutigas la muntaĵon kaj tiel protektas kontraŭ la flanka lumaĵo :
ili taŭgas por skiado sed estas malpli diskretaj.

- por ĉiuj :


# la ĉefa kriterio estas la rezistado al ŝokoj : la vitro estu organika, do ne rompebla
# organika vitro per si mem filtras pli ol 95% el la ultraviolaj radioj (UV, kulpigitaj -sendube prave- de ĉiuj misfaroj) : ne la koloro protektas la okulojn. Eĉ paradokse, organikaj vitroj plibone protektas la okulojn ol malhelaj mineralaj vitroj malantaŭ kiuj la pupilo, reflekse, dilatiĝas kaj lasas la kristalinon kaj la retinon ricevi la radiadon !
# la kolorelekto estas nur laŭgusta ; sed sole la griza korlorigo ne modifas la kolorkvaliton
# simpla viziero efike protektas ne nur la okulojn, sed ankaŭ la vizaĝon kontraŭ la maljuniganta kaj kanceriganta sunradiado ; nia astro esta nuklea "H-tipa" bombo.


Miaj personaj gustoj :
- vitroj

# mi ĉiam elektis ilin optike kvalitajn (en Francio ili estas tiaj),
kaj mi preferas ilin relative grandaj, pro plej efika protektpotenco, kaj ankaŭ pro pli vasta vidokampo (la alto de miaj nunaj vitroj -por miaj du okulvitroj- estas de 38 kaj 40 mm)

- muntaĵoj


# mi ne ŝatas la ne kompletajn muntaĵojn, kies branĉoj estas rekte fiksitaj al la vitroj, mi trovas ilin fragilaj kaj ankaŭ malstabilaj. Okulvitroj mislokitaj ĝenas la vidkomforton, kiam plialtiĝas la potenco de la vitroj, kaj ĉefe por la progresivaj, ĉar la malcentrado de la vitroj kaŭzas prismecan efikon.
# do, pro bona stabilo de okulvitroj, mi konsilas rigidan supran muntaĵeron (renversitan U-forman), la malsupra teno de la vitroj povas esti farita per simpla fadeno el nilono (ne videbla kaj firma), kiu krome ne ĝenas la malsupran vidon.


Fine ...
Se vi havas 2 (eĉ 3) okulvitrojn, donacu, al tiuj kiujn vi ne surportas, ingon, -kiu vere ingas-, taŭgan rigidan skatoleton kiu "klakas" kiam vi ĝin fermas, kaj ne ian dormosakon fermitan per du malbonaj risortoj !:-)



"kiu ŝparos hufonajlon, tiu perdos la ĉevalon"

(mongola proverbo)


hejmpaĝo


porko kun okulvitrojn