Okulaj fremdaj korpoj eĉ supraĵaj estas oftega urĝa konsult-motivo. Feliĉege, okula parieto -ĉefe korneo- rezistecas, kaj fremdaj korpoj enirintaj kun penetrataj vundoj maloftas. Proksime de komisuro kun skleroto (blanka parieto), korneo estas relative dika (1 mm), kaj eĉ se restas cikatra ŝpuro, vid-kapabla prognozo estos bonega :


grain de meule cornéen périphérique



Se traf-loko proksimiĝas en vid-akson, kvalito kaj akuteco de okula optikaĵo riskas kripliĝi (astigmatismo), kaj restanta cikatro povas okazigi fulm-blindumojn :


grain de meule cornéen moyenne



Najbare de vid-akso (antaŭ pupilo), korneo maldikas nur je 1/2 milimetro, tiel malfaciligante eltiron :


grain de meule cornéen central



Kaj grave ... eĉ et-ega cikatro (blankumaĵo) povas malbonigi vid-akutecon sen rehavebleco, tiel kiel ĉe tiu recidivulo :


cicatrices de grains de meule cornéens centraux


Tia fremda korpo estas eltirita far oftalmologo uzante konsultan mikroskopon post topika anestezio (greklingve topos = loko), t.e. loka anestezio per gutoj de anesteziga kolirio, kun sterila uz-unu-nura injekt-nadlo ; oni sukcesas tutan eltiron de fremdaĵo, ĝis eĉ rustaĵo. Tiam restos supraĵa kaveto, ulcereto, kiu sane pleniĝos (al plejeble malgranda cikatro eĉ sen) dank' al du-semajna koliria kuracado. Jen okazo ripeti pri ŝirm-povo de okulvitroj, kontraŭ frapoj, UV radioj, fremdaj korpoj, ŝprucaĵo de infektaj likvaĵoj ...


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo