Kiel instili kolirion ?




œil droit regardant à droite, soigné par une goutte de collyre




Post tridekoj da jaroj, kiam mi daŭre klarigis tiun geston al miaj pacientoj, estas por mi momento proponi priskribi ĝin por profito al plejmulto, ĉar mi taksas ĝin pli bona ol tiu klasika ĝenerale konsilita. Ĝi estas aparte interesa, kiam oni estas sola, kaj por infanoj.
Ĝia principo estas instili al okula blankaĵo guton, kiam rigardo iras flanken, kiel sur ĉi tiu foto. Instilo faritas je kuŝa pozicio, sen kap-kuseno nek kolbaskuseno. Evidente, antaŭ ĉio oni purigos manojn per akvo kaj sapo (ne hidro-alkoola ĝelaĵo).

Kiam oni flegas sin sola (ekz por dekstra okulo) :
• oni tenas koliriujon kaj kuŝiĝas surdorse
• oni rigardas al plafono
• oni lokas kolirion ĝuste en centro de rigardo, ĉe vertikalo
• oni tiam rigardas dekstren, sen movi kapon, nek manon, nek koliriujon
• oni premas koliriujon cele al falo de guto, tial en interna angulo de okulo
• sen moviĝi oni palpebrumas trankvile por sterni tiun likvaĵon sur tuta okula surfaco.


Por flegi plenkreskulon (same) :
• flegito kuŝiĝas dorsen
• oni petas, ke ŝli rigardu dekstren sen movi kapon
• oni premas koliriujon ĝis faligi guton en interna angulo de okulo
• sen moviĝi, oni invitas flegiton malrapide palpebrumi por sterni likvaĵon.


Por infanoj (same) :
• praktike oni metas kapon de infano inter genuoj, tiel dolĉe senmovigita
• se infano ne kunlaboremas, aŭ baraktas, plia persono utilos por teni manojn kaj krurojn
• se infano ne volas rigardi dekstren, ne gravas ; sufiĉas faligi guton en internan angulon de okulo (ĉe nazo), sen provi malfermi ŝlian okulon kun viaj fingroj, tiel sen tuŝi ŝliajn palpebrojn, kio estus ĝena por ŝli, kaj timiga. Danki' al kapilareco, kolirio rapide sterniĝos sur okulo, kaj tio tuj instigos ŝlin restariĝi : oni malhelpos (por ke kolirio efikos plene), per dolĉa premo sur fronto.


Avantaĝoj de tiu metodo :
    - asepso estas pli bona ĉar oni ne tuŝas palpebrojn, nek kun fingroj, nek kun mufo de koliria ujeto
    - oni ne streĉas kolon hiper-ekstense, kion aprezos ĉiuj, kiuj suferas pli malpli pro kola artrozo
    - guto kutime falas ĉiam en okulon, kaj tiel ŝparigas multekostan medikamenton


Pri tio, oni ofte demandas min :
    - ĉu oni metu unu aŭ du gutojn en okulon ?
Pri tio, mi respondas :
    - okulo ne scias kalkuli ; ĝia-vidpunkte, 1 = 2 ! Fakte okulo povas trinki nur unu guton, dua ĉiam plore elversiĝos vangen ; do se okulo estas akvumita kun unu guto, ne utilas re-aldoni.


🌢


mail à recopier


hejmpaĝo