Testo de vida akreco
Por tiuj, kiuj ne povas atendi : tuj klaku sur la N , poste sur la Z ... kaj vi komprenos la principon de tiu testo. Vi povos iam poste reveni al ĉi tiu paĝo por malkovri sekvajn uz-indikaĵojn : ĉe la malsupro de la 10/10° skaloj (9/10° por la desegnaĵoj), ligilo kondukos vin tien. Ĉi testo devus esti farita okulon post okulo (konvencie, dekstra okulo unue).
Ĉi tiu testo inkluzivas du versiojn : rekta versio, kaj spegula versio. Ĉi lasta por malvastaj ekzamenejoj, kiuj ne disponigas 5 metrojn inter okuloj de paciento kaj ekrano.
Ambaŭ rekta kaj spegula versioj havas kvar skalojn, alireblajn per Worth-testo por rekta versio, per Worth-spegula testo por spegula versio ; kiuj servas kiel elektilo :
- literskalo estas alirebla per supra disko
- ciferskalo estas alirebla per verda disko maldekstre
- E-skalo estas alirebla per la verda disko dekstre, kay
- desegnoskalo estas atingebla per la malsupra disko.
Worth-testo mem estas alirebla per klako meze de paĝo 1.5/10° de ĉiuj skaloj de rekta versio.
Worth-spegula testo estas alirebla per klako meze de paĝo 1.5/10° de ĉiuj skaloj de spegula versio.
Por ŝanĝi de unu versio al alia, vi devas klaki en centro de Worth-testo aŭ de spegula Worth-testo : ĝi estas sekreta trairejo !:-).
Alklakante iun optotipon vi ŝanĝas al pli alta vid-akreco, krom sur paĝo 10/10°, kie klako revenigas al 1/10° (tiel cirkulo senfina) ; klakante sur unua optotipo ŝanĝas al pli malalta vid-akreco (krom paĝo 1/10°, id).
Dukroma testo estas atingebla per klako meze de ĉiuj paraj paĝoj : 2, 4, 6, 8 kaj 10/10° ; klakante sur verda kampo aŭ ruĝa kampo, vi revenas al paĝo 4/10° aŭ 6/10°.
Plato de Parent estas alirebla per klako meze de ĉiuj neparaj paĝoj : 3, 5, 7 kaj 9/10° ; klakante sur ĝi, ni revenas al paĝo 5/10°.
Skalo de desegnaĵoj ne precizegas, sed sufiĉas praktike, kaj infanoj ŝategas ĝin ! ĝi finiĝas je 9/10°.
Male, la skalo de literoj pluas al altaj akrecoj (11 & 12/10°).
Kaj cifer kaj E- skaloj limiĝas je 10/10°.
Ĉi tiu provado estas tute preciza, kondiĉe ke vi kalkulu la lego-distancon surbaze de grandeco de literoj sur via ekrano.
Prenu duoblan decimetron, mezuru altecon de N aŭ Z, en centimetroj, kaj dividu ĉi tiun valoron per 1,45 : la rezulto indikas lego-distancon je metroj. Ĉi tiu nepre devas superi 5 metrojn, ĉar se malpli ol 5 metroj (inter okuloj de paciento kaj ekrano) okazos akomodo pli granda ol 0,2 dioptrioj, kiu ne estas neglektebla kaj malĝustigus mezuradojn.
Se kalkulo de ĉi tiu distanco donas tro mallongan valoron (malpli ol 5 metroj), vi devas grandigi optotipojn dank' al taŭga dis-tirumo de via ekrano. Se, male, kalkulita valoro estas tro granda (pli ol 6,5 metroj), grandeco de la optotipoj devas esti malgrandigita per kun-premumo de ekrano.
Se via ekzamenejo ne disponigas al vi 5 metrojn inter okuloj de paciento kaj ekrano, vi devas uzi spegulan version.
Geometria klarigo por la scivolemuloj : 10/10° optotipo devas mezuri 5 minutojn de arko, aŭ 1/12° de grado, aŭ 0,00145 radianoj, kiu estas tanĝanto (kaj sinuso) de tiu tre malgranda angulo, ĉu ne ; aŭ alteco de litero dividita per lego-distanco. La malpli kuraĝaj fidos min ...
Por la atento de miaj kolegoj, ĝeneralaj oftalmologoj aŭ infankuracistoj, optikistoj kaj ortoptistoj : se vi ŝatas ĉi tiun teston, ĝi elŝuteblas ĉi tie (566 kb). Post malkunpremo, vi devas malfermi la dosierujon kaj alklaki dosieron "test-acuite-visuelle.htm".
Ajnaj sugestoj estos bonvenaj.
hejmpago