Jen sub-kornea hemoragio (en antaŭa kamero). Pli ofta kaŭzo estas okula kontuzo je meza graveco (traŭmato ne traboranta) ; poste (oft-vice), venas traborantaj traŭmatoj, kaj timigega neo-vaskulara glaŭkomo (en disvolvita stadio). Tiu sinjoro frapis sian okulon perplasta dura bulo partoprenanta elastan riglilon de sia veŝto. Tiu likva nivelo, kiu atingas preskaŭ pupilon estas sango, kaŭzanta okulan hipertonion (ĉar interne de okulo), nepre rapide kuracenda por eviti difektadon de oftalma nervo :


hipohemio


Plej ofte, sango foriras sen-komplikaĵe dum plena semajno ; je fino, post tiam oftalmologo volonte ekzamenos okulan fundon post pupila dilato, por priserĉi eblajn retinajn komplikaĵojn.
Notinde okulvitroj sufiĉe grandaj draste malgrandigas tiajn riskojn.
Elastaj ŝnuroj, elastaj rimenoj (ktp) ofte respondecas gravegajn kontuzojn laŭ sama maniero, do nek aĉetu, nek uzu tiajn vundigilojn kaj preferu ŝnurojn kaj lernu fari ĝ-nodon (malŝovebla maŝo).


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo