Neo-vaskula glaŭkomo estas la plej teruriga inter ĉiuj glaŭkomoj ĉar plej malfacile kuracebla. Fakte, troviĝas du kaŭzoj : retina vejna okluzio (kaŭzita de arterietosklerozo), kaj diabeta retino-patio (ĉu insulino-dependa ĉu ne-insulino-dependa). Por venki tiun glaŭkomon, necesas kuraci urĝe kaj kaŭze, per tedaj laseraj seancoj (pan-retina foto-koagulado) ofte kompletigita de unu aŭ du krio-terapioj sub loka anestezio en operaciejo ; poste pluestas, en plejbonaj kazoj, kronika glaŭkomo.


neovaskula glaukomo


Tiuj sangaj vaskuloj, kiuj sterniĝas sur irison, estas tute malnormalaj : oni nomas ilin "neo-vaskuloj".
Ili emas sang-liki kaj tiel ŝtopi fluon de okula akva humoro.


fluoreska aspekto



Ideala tasko, evidente, estas preventi tiun gravegan komplikaĵon, dank' al akurataj kuracoj de vejnaj kaj diabetaj retinopatioj. Spitede malpovo ĉiam preventi tiun inferan glaŭkomon, oftalmologo persistegas ankaŭ el-serĉi tiujn "neo-vaskulojn" ĉe iriso, nomitaj "rubeozo" ; kiuj kiam ili estas pli diskretaj, necesigas grandan atenton je konsulta mikroskopa ekzameno :


rubéose irienne



eĉ foje streĉan atenton ... kaj fortan grandig-povo de perfekta mikroskopo :

rubéose irienne microscopique



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo