Jen okulo laŭ optika sekco, tiel kiel oftalmologo ekzamenas per konsulta mikroskopo : maldekstre, iriso (bruna), meze pupilo dilatita (kun kelkaj gutoj da atropinaj kolirio) kaj kristalino iomete opaleska, kaj dekstre fundo de okulo. Tiu ĉi estas tre malsana, suferanta pro "vejna okluzio", kiu mem devenas de arteriolo-sklerozo.


retina edema vejna okluzio


Makulo, t.e. retina centro, plej valora parto, kiu ofertas la "dekonojn" kaj utilas por rigardi (pli ol vidi), estas fokuso malhel-ruĝa (maldekstre de rebrilo) ĉirkaŭita de punktetoj, kiuj atestas malnovecon de tiu malsano. Retinaj vejnetoj buden-formaj estas klasike priskribitaj kiel "rozario-formaj". Spite ke vid-kapablo de tiu okulo estas aĉa, tiu paciento povas tamen konsoliĝi ĉar li eskapis gravegan neo-vaskulan glaŭkomon.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo