Sukera diabeto, tipo 1 (insulina, sig. pro manko de sekrecio) aŭ 2 ("adipa"), konsistas el kronika hyper-glukoz-emio, t.e. tro da sukero en sango. Simpl-ig-eme, glukoza sirupo malhelpas cirkuladon de sango et arterioloj kaj kapilaroj per mikro-ŝtopaĵoj. Al-monte de tiuj, kapilaroj dilatitas, poste rompiĝas, el-lasante sangon kaj plasmon en retinon, provokante edemon kaj hemoragetojn ; al-vale, kvazaŭ konfetoj de retino ne plu vaskularizas, kaj mortas pro asfiksiĝo. Diabeta retinopatio aperas post pluraj jaroj, ofte pluraj jarkvinoj, des pli frue ju pli diabeto estas drasta. Tiu fenomeno povas konduti al blindiĝo, kiun oni povas preventi dank' al uzu de lasero. Mi kutimas diri "lasero ĉe diabetulo similas vakcinon kontraŭ blindul-bastono" ; jen kial diabetulo nepre konsultu regule oftalmologon, kiu, se li ek-trovas diabetan retinopation, eventuale kompletos ekzamenon per angio-grafio (foto n°2), kiu permesas gvidi laseran kuracadon.

Tiu unua foto, nomita "retino-grafio", atestas mal-ekvilibron daŭran ĉe diabetulo frandema kaj sendisciplina. Ar-ig-iĝas hemoragioj, mikro-anevrismoj (dilatiĝo de antaŭ-kapilaroj), kaj kronikaj edemaj zonetoj markitaj de la blankaj makuletoj. Papilo (= elektra konektilo de oftalma nervo) estas palega, atestante kunestantan arterieto-sklerozon ; kaj atente priserĉante, oni eltrovas retaĵon de  neo-vaskulo, eknaskintaj pro ampleksaj retinaj zonoj mal-oksigenizitaj. Je tiu stadio, retinopatio estas taksata  pre-multnaskanta, kaj bezonas pan-retina-foto-koaguladon per lasero, por eviti intra-okulan hemoragion kaj neo-vaskularan glaŭkomon.


pre-multnaskanta diabeta retinopatio



Tiu dua foto (ĉe alia paciento) estis farita 14 sekundojn post injekcio de kolorigilo je intra-vejna vojo : arterioloj, maldikaj, blankume kolorigitaj per fluoreskeino, kaj ĉi nun, nur vejnetaj parietoj estas tapetitaj per kolorilo : estas momento "arterio-vejno-a" de tiu kineta ekzameno. Ĉiuj etaj nigraj makuloj estas hemoragioj, kaj ĉiuj estaj blankaj punktoj esta mikro-anevrismoj, t.e. kapilaraj mikro-hernioj (t.e antaŭaj ŝveloj de kapilaroj). Aliaj fotoj najbaraj de retino estas pli maltrankviligaj, kiuj decidigis uzi laseron por savi la okulon.


angiographie fluorescéïnique d'une  rétinopathie diabétique


Tiuj du kazoj de diabetaj retinopatioj ne devas rezignigi al fatalismo, ĉar :
      - dank' al progesoj de medicino, oni vidas diabetulojn vivi dum longe kun normalaj retinoj, kondiĉe ke ili estu motivitaj submetiĝi al disciplino pri dieto kaj medikamentoj
      - komence de diabeta retinopatio, ofte konstatiĝas mirigajn pliboniĝojn, eĉ normaliĝon de retino, ekde kiam paciento decidas sin regi
      - je frua stadio, meta-pletora diabeto (t.e. "adipa" je tipo 2), eĉ povas resaniĝi kondicê de rapida redukto de pezo.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo