Fakte okula mukozo estas malofta enirejo por SARS-CoV-2, sekve okuloj estas malofte trafataj de ĝi.
Komence de la epidemio, post leĝera KroViM (Krono Viruso Malsano), tiu ĉarma junulino (23-jaraĝa) suferis pro pernio (frostinflamo) de piedfingroj ; kaj post proksimume unu monato ekestis doloroj malantaŭ ŝia maldekstra okulo, pliigitaj far ties movoj. Vid-akreco ne malboniĝis, sed la "elektra konektilo" de opta nervo (nomita blinda punkto) estis kongesta (edema, inflama) :


kovid opta neŭrito



La maldekstra duono de blanka disko estas nenormale rozkolora (pli ol la dekstra) kaj kvazaŭ "ŝveligita".
La plej simpla esploro, kaj malplej trudema kaj krome malmultekosta por konfirmi tiun diagnozon estas esploro de vidkampo :


opta neŭrito vidkampo #1


Nigra areo malsupra dekstra pri tiu maldekstra okulo (kiu rilatas nazflanko) iĝis blinda, ĉar fasko de fibroj el opta nervo inflamis pro malsano ; oni taksas ĝin absoluta obskuro. Aliaj ekzamenoj pli kompleksaj (ekz magneta resona bildo MRB) neniel kontribuis je precizo de diagnozo. Kolegare, en tiu ne konata kunteksto kaj ĝia kutima bona evoluo, estis decidita terapia sindeteno.
Tiu sinteno estis pravigita, ĉar sekve, 6 monatojn poste, la vidkampo klare pliboniĝis, kun "varianco" (heterogeneco, dispeciĝo) plibonigante de 32.6 al 19.7 :


opta neŭrito vidkampo #2



Spitede ĉe-centra trafo, opt-akreco ne ŝanĝiĝis, kaj relativa obskuraĵo ne sentiĝis (apenaŭ hiposentebla zono). Prognozo estas bona, kutime neŭrologiaj plibonigoj ampleksigâs unu jaron daŭre. Tria kronika glaŭkomo-vidkampo estas do programita post pliaj ses monatoj.

Tiu fasko-difekto (= fasko de nervaj fibroj) de opta nervo similas al tiu priskibita pri kronika glaŭkomo, kie faskaj difektoj ne estas inflamaj sed mekanikaj (premaj) kaj ve neresaneblaj.


Por reiri la fotaro, alklaku bildon.


enirejo