Noĉigado (endentiĝo) estas unua kirurgio por retina disiĝo. Tu komplika vorto, uzita en pluraj fakoj, elvokas noĉojn (reciproke dentoj) ; kaj fakte se vi mordas etan molan pilkon, vi ek-komprenos, kion faras kirurgo uzante eksteraĵon, kiu premas sur okula parieto kzazaŭ farante noĉon (reciproke denton) :
Ĉi tiu linio estas en-dentigita (noĉigita) de blanka disko, kiu reprezentas sekcion de cilindro el silikono, premanta (por fermado) sur diŝiro markita per C.
Ni ankaŭ diras "sklerota endentigo aŭ noĉigo", ĉar noĉigo (fizika premo) sur malsana retino (ŝirita, aŭ truita) fariĝas sur skleroton (blanka ŝelo de okulo) ; plej klaraj kaj klerigaj vortoj estas sendube "indentigo aŭ noĉigo retino-alsklerota".
* * *

Jen, 16 jarojn post kirurgio pro retina disiĝo, "cirkla barilo" ĉe maljunulino, kiu antaŭe miopa estis operaciita kelkajn jarojn pli frue pro katarakto laŭ "intra-kapsula metodo" sen artefarita kristalino. Kirurga cirkla barilo konsistas zonumi parton de difektita retino (de ekvatoro de okulo en malantaŭo ĝis inserto de okulo-motoraj muskoloj en antaŭo) uzante eksteraĵon, tiukaze budeneto el silkona spongo diametra je 4 mm : temas pri cirkonferenca noĉigo (endentigo). Tiam geometrio de okulo estas ŝanĝigita ; anstataŭ sfera, aŭ ovoida kaze de miopio, okulo geometrie iĝos kvazaŭ sabl-horloĝo (multe troigante pedagogie) ; kaj tie malsana parto de retino, kiu estas konkava iĝas konveksa :


kirurga retina rondfiksiĝo


Temas pri naza sektoro (flanko al nazo) de retino de maldekstra okulo ĉe maljunulino, dum ŝi rigardas dekstre ; tiu foto pro fokusado inter la sub-skribitaj planoj estas sekve iom malklara :
- funde, iom sub centro de tiu foto, vidiĝas retina vaskula branĉaro, kiu disforkiĝas ekde pupilo (ankaŭ tie kuŝas "elektra konektilo" de oftalma nervo)
- maldekstre, kaj proksimume 20 mm antaŭ fundo de okulo (pli proksima al vi), proksimume kvarono de cirkonferenca endentigo (cirkla barilo) aspektas krescente.
* * *

Tiu juna virino nek miopia nek operaciita de katarakto tamen suferis vitreon disiĝon gravan, ĉar komplikita de ampleksaj deŝiroj, kiujn mi lasere kuracis, kaj poste venis retina disiĝo, kiu estis malfacile operacienda. Krom plie cirkla barilo mi devis fermi ampleksan malsuperan dis-ŝiron dank' al cirkl-ona peco de spongo je 4 mm laŭ diametro, ŝovita sub cirklan barilon. Rezulta reliefo en fundo de okulo, kvazaŭ tumora, estas jupli miriga despli ke okulo estis normale je grandeco (23 mm) :


indentation radiaire sclero-rétinienne


Ĉiam preferinde reglui retinon sen vitreo-ektomio kaj sen injektado de silikona oleo ... kiam eblas teknike.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo