Kiam zonulo estas rompita (luksacio aŭ parta luksacio de kristalino), ne utilas konservi kataraktan sakon, kiu ne povus firme utili kiel nesto (ricevejo) por artefarita kristalino. Oni devas eltiri tian katarakton kun ĝia kapsulo, t.e. entute, tiam trudiĝas implanti en la antaŭan kameron de la okulo, tio estas anti-anatomia kaj venigas kelkajn ĝenaĵojn.
Jen ekster-organe, mergita en salita izotona serumo, "tuta" katarakto, eltirita dank' al kriofora-sondilo, ĉar tiel oni uzas la glu-ivan proprecon de malvarmega metalo por akuŝi tiun katarakton el okulo. Tio necesigas grandan aperturon en korneo, samekiel por mana ekster-kapsula eltiro. Mahagona koloro atestas maturecon de tiu katarakto :


intra-capsula katarakto



Rimarku nesimetrion de tiu eta optika organo, multe malpli konveksa al antaŭo (supre de foto) ol al malantaŭo (malsupre de foto) !


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo