Ofta demando : "kiel artefarita kristalino fiksiĝas ?" Artefarita kristalino estas ŝovita en la sakon de la natura kristalino (malsana), antaŭe trepanita kaj malplenigita. Diametro de natura kristalino estas 9 mm ; tiu de ĝia sako malplenita kaj ebenigita estas 10 mm ; kaj la tuta diametro de implantaĵoj (artefaritaj kristalinoj) estas reale ĉiam pli ol 11 mm, tial ili iom plenstreĉas tiun sakon kaj restas bone blokitaj. La sako estas ekvatore alkroĉita al malgrandaj glandoj lokitaj malantaŭ periferio de iriso, kiuj nomitas ciliaro, kiu sekreciadas akvan humoron de okulo. La aro de mikroskopaj subtenfibretoj, kiuj subtenas kristalinon, kaj ĝia sako en kiun kirurgo ŝovas implantaĵon, nomitas "zonulo".


zonulo


Parto de fibretoj pre-ekvatoraj ĉe kristalino (zonulo), estas videblaj ĝuste meze de tiu foto, en la kavo de iriso ; ili aspektas hel-grizaj, sed unu el ili (ĝuste sub centro de foto) estas okro-kolora far difuzo de pigmento de malataŭa flanko de iris ; ili viciĝas kvazaŭ kiel stangetoj de kurba eskalo, kies kurbcentro estus centro de pupilo vidita maldekstre.



Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo