Antaŭ ol atingi retinon, lum-radioj tra-iras : korneon, akvan humoron, kristalinon, kaj fine vitreon. Akva humoro peras nutradon kaj oksikegen-izon de kristalino kaj de korneo, kiuj ne havas vaskulojn. Ĝi estas sekreciata de etaj glandoj kuŝantaj ĉe malantaŭ flanko de ekstera rando de iriso, nomitaj ciliaraj elstaraĵoj (ciliaro), ĝi elfluas dank' al anatomia drenilo, kiu kuŝas ĉe antaŭa flanko de tiu sama rando. Tiel oni komprenas ke humoro fluas laŭ eta cirkul-vojo, kiu kunportas trairadon tra pupilo (irisa truo). Normale, elfluo okazas facile, kaj kompensas ĝian produktadon, tiel havigante al okulo normalajn premon kaj volumenon. Pro ne ankoraŭ tute klarigitaj kialoj okazas ke tiu natura drenilo one ŝtopiĝas, tiam ĝi malhelpas normalan elfluon de akva humoro, kaŭzante iom post ioma kresko de okula premo, jen ĉefa kialo de kronika glaŭkomo.


trajet de l'humeur aqueuse de l'œil


Por kompreni tiun foton, necesas imagi ke vi estas mikroskopa observanto sidinta sur kristalino, meze de dilatita pupilo ; maldekstre oranĝ-kolorita estas kristalino. Sur tiu kristalina konveksaĵo, en malhel-griza bendo vidiĝas helbrunaj zonetoj (tie 7) : jen ciliaraj elstaraĵoj. La blua streketo sagumas dekstre-maldekstren vojiron de akva humoro : ĝiekrias de ciliara elstaraĵo, pluiras el pupilo kaj poste antaŭ irison (meza bendo hel-okrar), kaj finiĝas en "trabeklon", ia drenila filtrilo, kiu vidiĝas kiel maldika linio iomete malhela.

Jen alia foto de tiu fama ciliaro, ĉe (pseŭdophake) "pseŭdo-lens-ulo"
- Kion vi diras !?
Jes ; phakos (fakos), en la greka lingvo, signifas lenso, do oni taksas okulon :
• "phake" (fak, lensa) kiam ĝi havas ĝian sian kristalinon en normala "plena" formo
• "a-phake" (sen-fak, sen-lensa) kiam ĝi estas amputita de sia kristalino (malnovtempe, oni operaciis katarakton sen anstataŭigi per plasta protezo)
• "pseŭdo-phake" (pseŭdo-lensa) kiam temas pri surportanto de artefarita kristalino.
Sub tieaj glandoj, vi ekvidas arkon (el pleksiglaso), pli klare videbla sub centra ciliara elstaraĵo dank' al oportuna reflekto : estas un el la du kruretoj (ankaŭ nomitaj ansoj) de artefarita kristalino.


ciliaraj-elstarajoj


Tia foto estas vere malfacile kaptebla !


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo