Katarakto






Katarakto alvenas pro opakeco de kristalino. Kristalino estas eta lupeo kies diametro estas 9 mm kaj dikeco 4 mm, situanta malantaŭ la pupilo. La pupilo estas la nigra truo centre de la iriso, fajna ronda kurteno kiu donas la koloron al la okulo.


Normale, la kristalino estas travidebla, kiel kristalo : tial, ĝia nomo ; ĝi rolas kiel lupeo kaj precize partoprenas je la triono de la optika potenco de okulo, kiu igas la bildojn konverĝi sur la retino ; la du aliaj trionoj de la optiko estas la korneo, travidebla kaj ege konveksa luko.


La kialoj de la opakeco de kristalino estas ankoraŭ ne komplete konataj, kaj amasiĝas laŭ la vivo : jen kial ĝenerale katarakto aperas kun maljuniĝo. Ni citu : la sukeran diabeton, certajn nutrajn malbonajn kutimojn (dietistiko), troajn sunbanadojn, tabakuzon, gravajn rektajn okultraŭmojn, kelkajn medikamentojn, maloftajn genetikmalsanojn.


La sola efika kuracado de katarakto estas kirurgio, kiun oni devas konsili nur, kiam la vida akreco iĝas malforta kaj handikapiga. Precipe, kiam la paciento stiras, oni evitas operacii je pli ol 4/10° (= oni operacias ĉe perdo de 6/10° de videbleco) kun optika korekto plej bona ; kaj kiam la paciento ne stiras, oni operacias, kiam legado iĝas peniga.


La operacio ĝenerale okazas kun loka anestezo per gutoj, sen injekto, post antaŭmedikamentado per trankviligo, kaj daŭras 20 minutojn ; dume kompreneble, la patiento tute ne sentas ion ; La kirurgo elmetas la kristalinon, kiu ne nur ne plu ludas sian lupean rolon sed plie vualas la vidon ; poste anstataŭigas ĝin per plasta artefarita kristalino -ofte nomita "inserto"- kies potenco kaj dimensio estas precize elektitaj laŭ ĉiu kazo. La tekniko estas plej ofte mekanika (lenslikvigo per ultrasonoj) ; kelkfoje permane kiam la kristalino estas tro malmola. La artefarita kristalino daŭras la tutan vivon ; ne estas "malakcepto" kaj la malsano ne revenas.


Se hodiaŭ oni konsideras ke tiu tre ofta operacio estas "finpreta", ĉar fakte ĝia procento de sukceso estas alta (pli ol 95%), la kirurgio de katarakto, kiel ĉiu homa entrepreno, ne estas senriska : ĝia procento de malsukceso kaj/aŭ komplikaĵoj estas relative malalta, sed tute ne nula (infekto, ekzemple ; la malsukcesa procento restas nekunpremebla je ĉirkaŭ 2 kazoj el 1000 operacioj). Jen kial oni ne devas konsideri tiun operacion banala, kun certigita rezulto.


La sekvoj de la operacioj ne estas doloraj ; oni povas havi nur etan fizikan senton de surfaca okula eta eksteraĵo, kun ruĝeta okulo. La postoperacia kuracado estas nur loka -t.e. simple okulgutoj (kolirio)- sed sufiĉe truda, ĉar ĝi daŭras ĉirkaŭ du monatojn, dum kiuj necesas reviziti la oftalmologon, ofte je la komenco.


Tiu kirurgio povas esti dumvizita, sen hospitala restado. Sed oni devas agnoski ke ununokta hospitala restado post la operacio estas oportuna, sekura kaj eĉ malpli kosta.


Ju pli forta estis la katarakto, des pli rapida estas la profito por la vido ; foje, la kuracatoj estas tre kontentaj ekde la morgaŭo aŭ postmorgaŭo. Fakte, atingi la maksimumon necesigas preskaŭ unu monaton, poste foje necesas (ne ĉiam) novaj okulvitroj, ĝenerale malpli fortaj ol antaŭe.


Via kirurgo estas je via dispono dum via mallonga hospitaligo, ĉefe por proponi al vi pli ampleksajn informojn ; kaj li dankas al vi pro via fido.


*****


Jen okulfundo ekzamenita tra katarakto (graviĝinta) : tra dika nebulo, dekstre oni divenas optikan papilon, kiu etendiĝas, la retina sangvazaro ; la paciento vidis sian ĉirkaŭaĵon tra tia nebulo.


before cataract removal

Jen la sama okulfundo la morgaŭan matenon de la operacio, kun tute samaj fotaj reguligoj : spektinde, ĉu ne ?

after cataract removal


La sangvaza tufaspekto de la okula fono, apenaŭ videbla antaŭ operacio, klarvidebla post la operacio, estas tiel unika por ĉiu ulo, kiel la fingraj stampoj.


*****

"Oni resaniĝis, kiam oni forgesas, ke oni malsanis"
(anonimulo el la 20a jarcento)

kelkaj fotoj de katarakto :

nuklea katarakto       ŝela katarakto

subŝela posta katarakto       blanka kompleta katarakto


sekvenco de lenslikvigo

hejmpaĝo