La nuklea katarakto estas la plej ofta ; oni nomas ĝin tia, ĉar ĝi trafas la nukleon (nucleus en latino) de kristalino. Ĝi komence okazigas miopon pro kresko de la optika indico : tio klarigas, kial ofte maljunuloj ĝojas retrovi deproksiman vidadon sen uzo de okulvitroj. Unu jam diris al mi : "doktoro, oni diris, ke mi havas atoman katarakton" ... Ne atoman, sed "nuklean" !:-)