"Endoftalmito" signifas enokulan infektiĝon. Tiun gravegan sindromon ĝenerale kaŭzas akcidenta borvundo aŭ programita kirurga operacio (1400 deklaritaj kazoj en Francujo en 2004). Ĉar elekstera objekto (plejofte metalereto radiovidebla) aŭ kirurgio faciligas infektiĝon.


hypopio


Post perfekta katarakta ĵaŭxda operacio tiu sinjoro ekmisvidis dimanĉe kaj min vizitis lunde matene. Klariginte la gravecon de l'afero mi lin tuj kondukis al operaciejo por pribakteria enokula esplorado kaj antibiotika enmetado. Dank' al kuracado longa, intensa kaj tute sistemigita, lia okulo retrovis vidpovon de 4/10°. Aliaj malpli ŝancaj suferas panoftalmion, t. e. tutoftalmio (greke "pan" = tut) kaj komplete perdas la vidpovon.
La blanka malsupra aspekto estas hipopio, malsupra puso (greke "hipo" = malsupra ; "pio" = puso) t. e. blanka globetaro voranta la mikrobojn.
Konkrete, urĝe revizitu la oftalmologon :
• kiu suferis traŭmon en okulon
• kiu post operacio havas : doloron, perdon de vidpovo, ruĝiĝon.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo