Apriore banala urĝaĵo : juna agrikola mekanikisto ricevis aĵumeton en la maldekstran okulon. Vid-akreteco estas perfekta (10/10°), kaj mikroskopa ekzameno per konsulteja mikroskopo ("fendo-lampo") de tiu blanka kaj sendolora okulo trovas neniun ŝlifil-grajnon, neniu fremda korpo videblas. Aliflanke, fluoreska instilo (oftege uzata en oftalmologio) ebligas ekvidi mikro-vundon de korneo traboran kaj oblikvan, tiel ke ĝi ne ellasas akvan humoron ; kaj grave, malantaŭe de tiu vundeto, iriso surhavas mankon simila al tiu de iridotomio, kiu kuracas glaŭkomon kun mallarĝa angulo :


iridotomie traumatique



Dilato de pupilo kun atropina guto permesas malkovri enirintaĵon, eniĝintan en kristalinon :


corps étranger intra-oculaire



Riskoj je proksima tempo estas okula infekto, kaj je meza prokrasto estas katarakto. Plie por cetero de vivo, ekzameno per Nukleo Magneta Rezonado (de nukleoj de hidrogeno, NMR) estas mal-preskribebla. La paciento plene informita sekvos preskribon de kinolono (antibiotiko facile enriranta korneon) dum unu semajno per kolirio, kaj plue pli ol senutila "varto de tia vundo" kiu eluzas tempon de oftalmologo, certigo de disponeblo de oftalmologo kaze de ne atendita fakto.
Kondiĉe de iom supera kinetika energio, tiu ŝtala peco (X-radi-baranta) flosus en vitreo, eĉ pli domaĝe, estus plukita en retinon ĉe fundo de okulo. Ripara kirurgo estas ege malfacila kaj teknika uzanta potencegan magneton. Antaŭe (= unu generacio) okulo estis perdita, nuntempe oni sukcesas savi la plejmulton de vunditaj okuloj.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago