Periferia iridotomio (iriso-tomio) konsistas trabori periferian limon (radikon) de iriso per lasero, sen malfermi okulon. Ĝi fareblas ĉu per YAG laser ĉu per termika lasero, kiuj tra-iras korneon (travidebla) sen lezi ĝin. Tiu okulo last-tempe suferis akutan glaŭkomon (pro fermiĝo de sia mallarĝa irido-kornea angulo, kiu resaniĝis dank' al medikamenta kuracado. Nepris krei perirefian fistulon tra iriso por preventi recidivon.

iridotomio per lasero


Etan truo tie videblas je 8 hora marko (t.e. maldekstre, kaj iom malsupre) ; same kiel la pupilo, ĝi estas lumigata dank' al reflekto oranĝkolora sur fundo de okulo, kiu estas lumigata far lampo de konsulta mikroskopo ( tiel kiel "ruĝ-okula fenomeno" malŝatata de fotistoj).


* * *


Jen alia irido-tomio je 2 h 30 (horloĝ-marko), dekstre, iom supre, fotita ali-maniere

- lum-fonto, spoto, lumigata de fendo-lampo, aspektas kvazaŭ nigra punkteto :


iridotomio per lasero



- Malrekta lumigado (aŭ "retro-difrakta lumigado" same kiel en la unua foto de tiuĉi paĝo), kie oni retrovas samloke etan oranĝ-koloran zoneton (komputile precizigita per mia bild-programo) ; grandigado de mikroskopo estas tie duoble supera. Nur tiu dua tekniko kapablas aserti pri traboriteco kaj do efikeco de tiu irido-tomio :


iridotomio per lasero




periferia-iridektomio


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo