Periferia iridektomio konsistas el for-tranĉo de lukarno ĉe periferia rando (bazo) de iriso, por ŝunti dank' al tiu fistulo inter malantaŭa kamero, kie sekreciitas akva humoro kaj antaŭa kamero kie ĝi estas filtrita al ekstero de okulo. Tio estas kirurgia kuracado por akuta glaŭkomo (pro mal-larĝa irido-kornea angulo), post urĝeca medikamenta kuraco. Ankaŭ eblas fari truon en iriso per lasero, sen malfermi okulon (ĉiu tekniko havas avantaĝon kaj malavantaĝon). Tie vi vidas en la supro de iriso etan triangulan mankon, kiu aspektas kvazaŭ dua pupilo, malproksima de vid-akso, kaj kaŝita sub supera palpebro :


periferia iridektomio



Kiel sinuso-tomio laŭ Krasnov (operacio de kronika glaŭkomo), periferia irodo-tomio faritas sub topika anestezio (= kun gutoj), sekvita de punkto-tranĉo en konjunktiva mukozo, poste oni faras injekcion sub mukozon de 1/2 ml de kzilokaino per mikro-kanulo. Jen okulo operaciita ĉi-matene ; irisa lukarno (rond aspekta) estas momente ŝtopita far aer-bobeleto, kiun mi uzis por konveksigi okulon. Tiu bobeleto flank-ŝoviĝos, kiam la paciento kuŝiĝos, tiel malfermante la ŝunton, kaj ĝi rezulciiĝos en unu tago. Kornea tranĉo estas unu milimetron longa ; mi ĝin faris per simpla tranĉ-rando de intra vejna nadlo (20 gauge) kiu ofertas bonegan bisturion tre malmultekostan ! Suturo estas farita per unu nura kudrero de nilono je 25 µm diametro, kiu videblas je nigra streketo je supro de bobelo :


periferia-iridektomio





iridotomio-per-lasero


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo