Por tranĉo de 5,5 mm, mi faras nur unu kudreron ; tie, temis pri granda okulo en kiun mi enplantis lenson de 6 mm, tiam mi preferis fari du kudrerojn. Faden-nadlo tenita per "nadlo-tenilo", kaj la randoj de tranĉo estas tenataj per skrap-teniloj (tie unu supre, kaj du malsupre) :
Nilona fadeno (25 µm) estas enprenita de malpinta ekstremaĵo ; korneo tie estas dika je 1 mm :
Unua nodo estas farita, dua finiĝas, ĉar mi estas streĉanta trian nod-eron kiu blokas la du unajn : temas pri "Toupet nodo". Maldekstre "faden-tenilo", sen skrapa sed kun brakoj por teni tiun fadenon ege fajnan, koloritan nigre, por ke oni ne perdu ĝin ; dekstre estas nadlo-tenilo. Nadlo estas vole kuŝita sur korneo. Fine de operacio la nadlo estos enpuŝita en polistirenan peceton por preventi vundojn al flegistinoj kiuj purigas operaciejon :
Tiuj nodoj estas enigitaj en dikon de kornea histo por ne skrapi palpebron de paciento ; fadeno liziĝos pro saloj de kornea histo kaj ago de lumo, kaj tiel malaperos post proksimume tri jaroj :
En ĉiuj fotoj, vi rimarkas ke pupilo estas nigra : tiu venas de ĝustigo de operacia mikroskopo, kies lumigado venas kvere, anstataŭ samaksa, kaj tiel por ne blindumi kaj domaĝi flavan makulon.
antaŭa paĝo : enplantado de pleksiglasa lenso
enplantado "moderna" : injekcio de mola artefarita kristalino,
sen plilarĝigo de kornea tranĉo, tiam malpli ol 3 mm.
Por reiri al tem-paĝo, klaku foton.
hejmpaĝo