La nombro de katarakto-operacioj en Francio ĉiujare regule kreskas, ĉirkaŭ unu miliono. Mi provis prezenti al vi specifan bildprezentaĵon pri tiu ĉi operacio, tiel mirinda pro sia tekniko kiel pro siaj rezultoj.

Kvankam ĝi estas normigita, ĝi konservas ian man-faritecon ; sekve mi ĉiam komencas per fabriko de malgranda speciala ilo nomata kistitomo, per subhaŭta injekta nadlo (27-gaŭĝa = 0,4 mm).

Malfermo de katarakto laŭ tiu ĉi metodo havas kompleksan nomon de kapsulo-rhexis (lat. rhexis).

Hidro-dis-sekcado de katarakto konsistas el injektado de salita akvo sub ĝian ŝelon per malgranda kanulo, por poste ebligi ĝian rotacion en ĝia sako.

Fako-emulsi-igo ("fako" = lento, en la greka) celas malgrandigi katarakton (de 9 mm) al kaĉo, por ebligi ĝian suĉon per speco de pajlo kun diametro de 2 mm, kiu trairos incizeton de 2,8 mm. Oni povas diri, ke fakoemulsiigo estas pri katarakto tio, kio celioskopia kirurgio estas pri veziketo.

Post forigo de katarakta kerno, restas : ĝia sako, kiu estas zorgeme konservenda je tuteco. Restas ankaŭ algluiĝinta histotavolo, nomata kortiko, kun mola konsisto, kiun oni suĉos per alia irigigaci-sondo, kiu ne vibru.

Por perfektigi purigon de tiu sakfundo, kiu algluiĝos al lenso de artefarita kristalino, mi uzas olivforman skrap-kanulon, kies malsupra flanko estas iom malglata, por poluri tiun membraneton.

Ni alvenis : katarakto estas forigita, ĝia sako perfekte purigita ; restas nur enmeti artefaritan kristalinon.

Dum 20-a jarcento, pleksiglaso estis referenca materialo, ĉar ĝia tolero far homa okulo estas preskaŭ perfekta ; sed ĝia malmoleco devigis pliampleksigon de incizo, kaj kongrue de diametro de lenso (minimume 5,5 mm), kaj fine de suturoj. Mi konservas ĉi tie tiun ikonografion, ĉar ĉi tekniko estas interesa kaj ankoraŭ povas utili por iaj okazoj.
Do, oni pliampleksigas incizon : pliampleksigo

enmeto de enplanto en okulon : pleksiglaso

fina suturo de kornea incizo.

Hodiaŭ (21-a jarcento), pleksiglaso estas preskaŭ forlasita, favore al flekseblaj materialoj (silikono kaj akriliko), kiuj ebligas enŝovi lenson tra incizo malpli granda ol 3 milimetrojn.
Unue, oni preparas okulon kaj lenson per abunda hialuronato

poste, oni enŝovas artefaritan kristalinon en okulon

fine, oni forigas hialuronaton.
hejmpaĝo