Fako-emulsi-ig-ilo estas elektra suĉilo, iom pli dika ol pluminga skribilo, kiu vibrigas kaj suĉas per centra metala tubeto, kun silikona mufo, truita je ekstremo al du truoj, kiuj ebligas subakvigoni :


sonde de phako-émulsification


Por rapide diri, ni diras "fako" anstataŭ fak-emulsi-ig-ilo, kaj ŝerce mi nomas ilin fakoĉero (ne pro anatomia rilato sed pro signifo en mia gepatra lingvo kie la besto "fakoŝer" aŭdigas silabon "ŝer" kiu sonas ekzakte kiel "multekosta" por mi)


* * *


Komence oni ĉizas je mezo sulkon profunda je preskaŭ tuta diko de katarakto (proksimume 4 mm) :

sculpture du noyau de la cataracte


Poste, kun mikro-tenila hoko, oni turnas kernon de katarakto en ĝia sako (tie en hora senso), de 90° :

rotation du noyau de la cataracte


Post ĉizado de 2-a sulko orte je la 1-a, oni tiras ĉiun kvaronaĵon dise de ĝiaj najbaroj, ĝis kiam oni ekvidas etan rupturon malantaŭ ŝelo
(kiu tie vidiĝas laŭ duoniganto de angulo inter la du iloj) :

séparation des quartiers de la cataracte


Oni refaras same kvarfoje, kaj poste oni emulsi-igas ĉiun onaĵon kaj suĉas kaĉon per kanulo :

aspiration des quartiers de la cataracte


sekvanta paĝo : irigacio-sucado-de-kortiko de katarakto

antaŭa paĝo : hidro-dis-sekcio de katarakto

por reiri al tem-paĝo, klaku foton

hejmpaĝo