Nocio pri mallarĝa irido-korneo-angulo ne klaras eĉ por kolegoj ĝeneralistaj ĉar ĝi estas kompleksa ;kaj sekve oni legas ie ajn, ofte en la slipoj de multaj medikamentoj (kaj sekve en nia kvazaŭ-biblia "VIDAL") : "medikamento malpreskribenda kaze de hipertrofio de prostato aŭ kun-mallarĝa-angula glaŭkomo". Pri tia prostato, veras, sed pri tia glaŭkomo, malveras : ĉar se oftalmologo diagnozas pri "glaŭkomo kun mallarĝa angulo", estas pro :
    - ĉu en sekvo de akuta glaŭkomo, kiu prezentiĝas kiel eksploda historio de ruĝa, glaŭka, doloregiga okulo. Tiam ĝi estis urĝe traktata, unuatempe per medikamentoj, kaj tuj poste per kirurga kuraco ĉu bisturia, cû plej iofte laseria
    - ĉu en sekvo de preventa ekzameno kiu trovas kronikan glaŭkomon kun mallarĝa angulo. Tiam la kuraco plej ofte uzas per-laseran irido-tomion, foje tagan engutigon de kolirio de malforte dozita pilokarpino, samtempe kun kutimaj anti-glaŭkomaj medikamentoj.
Ambaŭkaze, okulo estas protektata ; do kuracistoj, ĝeneralistaj aŭ iuj ajn fakaj ... povas preskribi ĉiujn necesajn parasimpato-lizilojn per la ĝenerala vojo (t.e. buŝa, intra-vejna, intra-muskola).
Klarige, pli el pasiva midriazo (parezo de irisa sfinktero), la fermiĝo de irido-korneo-angulo devenas el streĉado de la irisa kurteno : tiu streĉado okazas kiam samtempe kontrahiĝas kaj la pupila dilatoro (ĉirkaŭaj radiusaj muskolaj fibroj stimulitaj far simpato), kaj la pupila sfinktero (stimulita far para-simpato). Tiu klarigo starigas la klasikan nocion laŭ kiu akuta glaŭkomo povas esti okazigita de drasta emocio (liberiĝo de adrenalino) ; kaj ke banalaj "etaj" kolirioj vazokonstriktilaj, venditaj kiel"konsilumaj produktoj" en farmacio por"konjunktivito" povos okazigi aŭtentikajn akutajn glaŭkomojn.


angle irido-cornéen étroit


La irido-korneo-angulo estas du-edro, t.e. aro de du ebenoj (ekzemple aro muro + plafono) ; tie ĝi estas entenata inter la antaŭa flanko de iriso, lumigita dank' al la fendo ĉe la lampo de la konsulta mikroskopo, kaj la malantaŭa flanko de la korneo. Evidentiĝas tie ke la profundeco de antaŭa ĉambro de la okulo (ruĝa streketo) estas pli malgranda ol la dikeco de la korneo (blua streketo), sekve tiu fama "irido-korneo angulo" estas mallarĝa.
Tiu sinjorino estis sendita al mi far ĝenerala kuracisto por epizodoj de malnetaj vidoj je maldekstra okulo, kunestante kun kapdoloroj samflankaj ; dum mia konsulto, la okula premo estis "ĝisli", la optika papilo kvazaŭ normala, sed la irido-ko angulo (ekzamenita per specifa lenso, ĉeokula nomita "gonioskopo") aperis vere mallarĝa : ŝi do ricevis kuracadon per lasera iridotomio ambaŭflanka.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago