Jen tipo de katarakto iom ofta kaj tre handikapiganta (ankaŭ la plej malfacile fotebla !). La opakaĵo de kristalino sterniĝas tie ĉe ĝia malantaŭa flanko, granituma, malregula, foje komparita kun akvumita sukero ; ĝi kaŭzas difraktajn fenomenojn ege ĝenantajn ĉar tie misformiĝas konvergo de la radioj kaj tiel ĝi misformas la inversitajn bildojn, kiujn retino ricevos.
Per "retro-iluminado", la opakaĵoj montriĝas dekstre de luma vertikala bendo, kvazaŭ mikrovezikoj entenataj en malregula zoneto :
Tiu ĉi (iom malneta foto, tamen demonstra), sterniĝas kvazaŭ araknea reto, ĉirkaŭ kaj super centra rebrilo :
Je forta grandiĝado (kaj per flanka lumigado), tia katarakto aspektas kiel kretaca surfaco :
Je tre forta grandigo, tiu sub-kapsula malantaŭa katarakto estas malvasta (2 mm diametro), sed ĝuste centra kaj pro tio kripliga :
Por reiri la fotaron, alklaku bildon.
hejmpaĝo