Jen alia tipo de katarakto, nomita "kortika" aŭ ankaŭ "sub-kortika", ĉar ĝi koncernas ne la kernon sed la ŝelon (t.e. cortex, korteks en la latina) de kristalino.
Tiu unua foto farita per retro-iluminado, t.e. uzante la fenomenon de "ruĝaj okuloj", kiujn oni kutime provas eviti ; tiu antaŭa katarakto (sur la antaŭa flanko de kristalino) aspektas kiel miriga vertikala fendeto, kaj kuŝas ekzakte sur optika akso, ĝenanta je lumo :


kortika katarakto



Tie, la opakaĵoj similas petalojn :

kortika katarakto



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo